Aldoni tradukojn al ReVo:

*onkl/o

*onklo

serĉi 'onklo'
[onkl.0o]
GEN
[onkl.0o.GEN]
Frato aŭ bofrato de patro aŭ patrino: li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato [1]; de mia onklo, frat’ de mia patro Hamlet ; mia onklo ekkantis kaj tuj ĉesis, sed mia frato kantadis la tutan vesperon DL ; Jonatan, onklo de David, estis konsilisto [2]; li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato PrV ; li estas Hebreo, kiel lia avo, kiel liaj onkloj, kaj lia nomo estas Izaako [3]; mia[ onklo]-patro kaj mia patrino-onklino eraras Hamlet ; Kritio, disĉiplo de Sokrato kaj onklo de Platono [4].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 27:32
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIII
4. André Cherpillod: Atlantido – la perdita kontinento, Monato, jaro 1997a, numero 7a, p. 21a
angle:
uncle
beloruse:
дзядзька, дзядзя
bretone:
eontr
bulgare:
чичо
ĉeĥe:
strýc
ĉine:
[shū], 叔叔 [shūshu], 伯伯 [bóbo], 叔父 [shūfù], 舅 [jiù], 伯父 [bófù], 姑夫 [gūfu]
france:
oncle
germane:
Onkel
greke:
θείος
hispane:
tío
hungare:
bácsi, nagybácsi
ide:
onklulo
indonezie:
om, paman
itale:
zio
japane:
おじ
katalune:
oncle
nederlande:
oom
pole:
wuj, stryj
portugale:
tio
ruse:
дядя
slovake:
strýko
svede:
farbror, morbror
tibete:
ཨ་ཁུ་
ukraine:
дядько, вуйко, стрий
volapuke:
ziom, hiter motabrod, fatabrod

*onklino

serĉi 'onklino'
[onkl.0ino]
GEN
[onkl.0ino.GEN]
Fratino aŭ bofratino de patro aŭ patrino: mia onklino estas bona virino [5]; la nudecon de frato de via patro ne malkovru, al lia edzino ne alproksimiĝu: ŝi estas via onklino [6]; Amram prenis al si sian onklinon Joĥebed kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Aaronon kaj Moseon [7]; nek liaj onkloj, nek liaj onklinoj havu en io ian profiton [8]; la ĉarmega aromo! […] forte ĝi rememorigas al mi la violojn de la bona onklino [9]; ili vidis apud si la doktoron kaj la onklinon Martha, lian fratinon BdV ; mia onklino Bosa veturigos min [10].
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 18:14
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 6:20
8. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
10. Spomenka Ŝtimec: Hejmo en Mezeŭropo, Monato, jaro 1996a, numero 1a, p. 20a
angle:
aunt
beloruse:
цётка, цёця
bretone:
moereb
bulgare:
леля
ĉeĥe:
teta
ĉine:
伯母 [bómǔ], 姑妈 [gūmā], 姑媽 [gūmā], 姨 [yí], 姑姑 [gūgu], 叔母 [shūmǔ], 妗 [jìn], 婶母 [shěnmǔ], 嬸母 [shěnmǔ], 舅母 [jiùmǔ]
france:
tante
germane:
Tante
greke:
θεία
hispane:
tía
hungare:
néni, nagynéni
ide:
onklino
indonezie:
bibi, tante
itale:
zia
japane:
おば
katalune:
tia
nederlande:
tante
pole:
wujenka, stryjenka, ciocia (pot.)
portugale:
tia
ruse:
тётя, тётка
slovake:
teta
svede:
faster, moster
ukraine:
тітка, дядина
volapuke:
zian, jiter fatasör, motasör

boonklo

serĉi 'boonklo'
[onkl.bo0o]
GEN
Onklo de edzo aŭ edzino: la filino kun sia filo venis viziti mian boonklon, kiu tiam laboris en Granado, kaj tiu filo tre multe amikiĝis kun la filino de mia boonklo [11].
beloruse:
дзядзька (мужа ці жонкі)
bretone:
eontr-da-heul
bulgare:
чичо-в-закон
ĉeĥe:
strýc manželky
germane:
Schwiegeronkel
hispane:
tío político
indonezie:
paman mertua, om mertua
japane:
義理のおじ [ぎりのおじ]
pole:
wuj
ruse:
дядя (по браку, не кровный)
slovake:
strýko manželky

geonkloj

serĉi 'geonkloj'
[onkl.ge0oj]
Onklo kaj onklino, aŭ onkloj kaj onklinoj: mi veturos hodiaŭ al miaj geonkloj DL .
beloruse:
дзядзька і цётка, дзядзькі і цёткі

administraj notoj

bo~o: Mankas dua fontindiko.
ge~oj : Mankas dua fontindiko.