Konjunkcio esprimanta diferencon ĉe komparo kaj uzata por
enkonduki la duan samnaturan komparataĵon:
pli bona pano sen butero ol kuko sen libero
PrV
;
pli feliĉa estas donanto ol prenanto
PrV
;
li ne estas generalo, sed ne malpli valoras ol
generaloZ
;
kiu nenion timas estas ne malpli potenca ol tiu, kiun
ĉiu
timasZ
;
la fiero malutilas pli multe ol la malsato kaj soifo;
ŝi estas pli ol bela, ŝi estas belega;
li parolas pli ol li pripensas.
Rim.:
Oni vidas, ke la komparataĵo, kiu sekvas la konjunkcion
ol, havas ĉiam la saman formon kiel tiu, al kiu ĝi
rilatas (substantivo, adjektivo, infinitivo, kc). Ĝi havas
konsekvence ankaŭ saman kazon:
li vin amas pli ol ĉiujnZ
(oni komparas la amon al vi kaj al ĉiuj);
li vin amas pli ol ĉiuj
(oni komparas la amon de li kaj de
ĉiuj);
vi vidis iun alian ol min
(la objekta „ol“, „ne min vi
vidis“);
vi vidis iun alian ol mi
(la subjekta „ol“,
„vi vidis unu homon, kaj mi vidis
alian
homon“).