oksimor/o PIV1 oksimoroserĉi 'oksimoro' [oksimor.0o] [oksimor.0o.SNC] Stilfiguro en kiuj du elementoj kontraŭdiras unu la alian, ekzemple „vivanta kadavro“: resti maljuna knabino PrV ; per mono eĉ silento fariĝas elokvento PrV ; ni estas la sola nacio en la mondo, kiu kredas, ke oni povas esti edukita kaj paroli nur unu lingvon, ― tio estas oksimoro [1]! (ĉu disvendi) Esperantan naciismon ― kia oksimoro [2]! punka diservo – ĉu tio eblas? jes, en la nuna Rusio eblas ĉio, eĉ tiaj oksimoroj Kon11 ; la kombino de unudirekta „progreso“ kaj oscila „tajdo“ formas amuzan oksimoron — evidente, „tajdo“ ĉi tie fakte signifas ion alian ol difinite [3]. pleonasmoantitezo, paradokso 1. Marko Naoki Lins: La Ondo de Esperanto2. Jorge Camacho: La liturgio de l' foiro3. Sergio Pokrovskij: La Ondo de Esperanto, 2005. № 6 (128) angle: oxymoron beloruse: аксымаран, аксюмаран ĉeĥe: oxymóron ĉine: 逆喻 [nìyù] france: oxymore germane: Oxymoron hispane: oxímoron katalune: oxímoron nederlande: oxymoron norvege: oxymoron pole: oksymoron rumane: oximoron slovake: oxymoron ukraine: оксиморон, оксюморон administraj notoj