ofset/o SPV ofsetoserĉi 'ofseto' [ofset.0o] en: [ofset.0o.TIP] en: Nerekta presmetodo, en kiu la presotaĵon oni paŭsas unue sur kaŭĉukan cilindron, kiu poste transdonas la farbon sur la paperfolion: Svisa Espero […] seninterrompe aperis, dum kelkaj periodoj presite, intertempe multobligite, nune ofsetpresite [1]; ekaperis serio da ofsetaj broŝuroj [2]; ekipi la CO per ĉiuj rimedoj por la presado de malgrandformataj eldonaĵoj: kompostmaŝino, fotografa aparataro, ofseta presmaŝino [3]; multaj ofsete presitaj libroj restas nevenditaj kaj stokitaj ie [4]; preskaŭ ĉiu eldonemulo [povas] aĉeti mezkapacitan komputilon por komposti kaj enpaĝigi la tekston kaj poste porti printitajn foliojn aŭ diskon kun prespreta dosiero al malmultekosta ofseta presejo [5]. 1. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto4. georgiano: en: Elektronikaj libroj malrapide progresas en Esperantujo, libera folio, 2012-09-035. La Ondo de Esperanto, 2001, №2 angle: offset printing beloruse: афсэт (спосаб друкаваньня) ĉeĥe: ofset ĉine: 胶版印刷 [jiāobǎnyìnshuā], 膠版印刷 [jiāobǎnyìnshuā] france: offset germane: Offsetdruck japane: オフセット印刷 [オフセットいんさつ] pole: offset rumane: ofset ruse: офсетная печать slovake: ofsetová tlač ukraine: офсет administraj notoj