Deklarita aŭ sankciita de kompetenta rajta aŭtoritato:
oficiala akto, dokumento, gazeto;
la enoficigo ne estas ankoraŭ oficiala;
senkolora oficiala parolo
[1];
kun oficiala mieno salutinte la princon, la profeto sidiĝis
sur la montrita al li loko
[2];
(figure)
oficiala tego, per kiu sin kovradis la mastrino de la informa oficejo
Marta
;
nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro
Fundamento de Esperanto, devas esti rigardataj kiel oficialaj,
ĉio alia […] estas nur verkoj privataj
[3];
nia kongreso aperas sub la oficiala sankcio de regnestro kaj registaro
[4];
en Bulonjo mi tion ĉi proklamis per oficiala deklaracio,
ke la esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova
komprenilo inter la popoloj ekzistu
[5];
fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia duba lingva demando havas la
rajton nur nia AkademioLR
.
Rim.: En Esperanto ekzistas nun dek (1909, 1919, 1921, 1929, 1934,
1935, 1958, 1974, 2007, 2023) oficialaj aldonoj (OA) al la Fundamento de
1905.