10Oceani/o JED Oceanioserĉi 'Oceanio' [oceani.O0o] Mondoparto konsistanta el Aŭstralio kaj la ĉirkaŭaj insuloj: la plej multaj kristanoj […] loĝas en Eŭropo (537 milionoj), sekvas la kristanoj en Latin-Ameriko (476 milionoj), Afriko (335 milionoj), Azio (307 milionoj), Nord-Ameriko (212 milionoj) kaj Oceanio (21 milionoj) [1]; estas tri miliardoj da homoj, ĉefe en Eŭropo, Azio kaj Oceanio, kiuj loĝas en landoj kun relative malalta nombro de murdoj [2]; ni ekzemple ekscias, ke el tiuj 6912 vivantaj lingvoj 2269 originas el Azio, 2092 el Afriko, 1310 el Oceanio, 1002 el Ameriko kaj nur 239 el Eŭropo [3]; Bradley Kendal raportis pri deĉifrado de skribo, sola indiĝena en Oceanio, ĉizita sur lignaj tabuletoj trovitaj sur Paskinsulo [4]. 1. Evgeni Georgiev: Du miliardoj da kristanoj tutmonde, Monato, 2001/01, p. 152. Monato, Evgeni Georgiev: La hejmo: por virinoj la plej malsekura loko3. Monato, Paŭlo Peeraerts: Ethnologue listigas 7299 lingvojn4. Rudiger Hauger: Deĉifrado de la paskinsula skribo, Monato, 2001/02, p. 23 angle: Oceania beloruse: Акіянія bulgare: Океания ĉeĥe: Oceánie ĉine: 大洋洲 [Dàyángzhōu] france: Océanie germane: Ozeanien hispane: Oceanía hungare: Óceánia itale: Oceania japane: オセアニア nederlande: Oceanië perse: اقیانوسیه pole: Oceania portugale: Oceania ruse: Океания slovake: Oceánia ukraine: Океанія administraj notoj