* -nj/ I. -njserĉi '-nj' [nj.0] Sufikso karesa almetata post la unua aŭ unuaj silaboj de ina nomo aŭ alia vorto indikanta inon: Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas […] Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo) [1]; ŝi estis ne pli granda ol fingro, kaj pro tio ŝi ricevis la nomon Elinjo-fingreto [2]; Kuzino! Kuzineto! Kuzinjo Marta ! Anjo […] tie ordinare ludadis [3]; Alice, permesu, ke mi nomu vin Alinjo Metrop ! ĉion ekscios nun Zonjo [4]; in, ĉj, et 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 382. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko4. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VIII. angle: diminutive feminine suffix of endearment (-y angle estas ambaŭseksa) ĉine: 愛稱 [àichēng], 爱称 [àichēng], 昵称 [nìchēng], 暱稱 [nìchēng] france: -ette (diminutif féminin) germane: -i Eli~o-fingreto: Däumelinchen. A~o: Anja. hungare: -ka, -ke, -i pole: przyrostek zdrobnienia rzeczowników rodzaju żeńskiego rumane: sufix diminutiv feminin ruse: -ка (ласкательный суффикс женского рода), -чка (ласкательный суффикс женского рода), -нька (ласкательный суффикс женского рода) II. Samsignifa memstara vortero. avinjoserĉi 'avinjo' [nj.avi0o] [nj.avi0o.FAM] Karesvorto por avino: Panjo! Paĉjo! Avinjo! Ne juĝu min severe [5]. ŝi petis: ekloĝu tie, avinjo, kaj ni transloĝiĝos en vian loĝejon [6]; avinjo parolas kun ni pri ĉiuj aferoj, kaj estas ŝi, kiu instruas nin [7]. 5. Mikaelo Bronŝtejn: Oni ne pafas en Jamburg, ĉapitro 15a, p. 91a6. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro V7. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto angle: granny beloruse: бабуля, бабуня bulgare: бабче ĉeĥe: babička ĉine: 阿奶 [ānǎi], 阿婆 [āpó] france: mamie, mémé germane: Omi nederlande: oma pole: babcia, babunia rumane: bunică, mamaie slovake: babička onjoserĉi 'onjo' [nj.o0o] [nj.o0o.FAM] Karesvorto por onklino: Onjo, kion vi diras Metrop ? aĥ, onjo! tiel longe mi gastojn ne vidis [8]! 8. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro V. beloruse: цётухна ĉeĥe: tetička france: tata (tante), tatie (tante) germane: Tantchen, Muhme japane: おばちゃん pole: ciocia, cioteczka, ciotunia rumane: mătușă, tanti ruse: тётушка, тётенька slovake: tetuška ukraine: тітонька panjo, patrinjoserĉi 'panjo' serĉi 'patrinjo' [nj.pa0o] [nj.pa0o.FAM] Karesvorto por patrino: panjo! – ŝi diris, ĉirkaŭprenante la kolon de la patrino Marta ; kara patrinjo, vi povas trankvile foriri, ni estos singardaj [9]; panjo diras, ke ĉio, kion vi nur ekrigardas, fariĝas por vi fabelo [10]. 9. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La sep kapridoj10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto angle: mommy beloruse: мамуся, мамуля, матулечка ĉeĥe: maminka, matička ĉine: 馬麻 [mǎmá], 马麻 [mǎmá] france: maman germane: Mama japane: ママ [まま], かあちゃん nederlande: mama pole: mama, mamusia rumane: mamă, mămică ruse: мама, мамочка, маменька slovake: mamička tibete: ཨ་མ་ ukraine: матуся, ненька injoserĉi 'injo' [nj.i0o] [nj.i0o.ino] Karesvorto indikanta inon kvankam mi ŝatas la injojn, […] mi certe estos tro lacega por eĉ rimarki ilin! [11]. Rim.: Majuskle, sen artikolo, ĝi indikas virinon kun nomo kiel Ingrido ks: Injo estas flatita Metrop . 11. Ŝercoj de Rikardo Cash-5 beloruse: жанчынка germane: Frauchen pole: babka (pot.) rumane: babă ruse: бабонька tokipone: meli vanjoserĉi 'vanjo' [nj.va0o] [nj.va0o.FAM] Karesvorto por vartistino: Vanjo Li, iama mamnutristino de Jado [12]. 12. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 8a, volumo 1a, p. 121a beloruse: нянечка ĉine: 育儿嫂 [yùérsǎo], 育兒嫂 [yùérsǎo], 育婴师 [yùyīngshī], 育嬰師 [yùyīngshī] france: nounou germane: Nanny, Muhme, Bonne pole: niania rumane: dădacă ruse: нянечка administraj notoj va~o: Mankas dua fontindiko.