- [nitrog.0o.KEM]
-
Azoto:
la plej grava propreco de la humuso (humo) estas ties
kapablo
teni la elementon nitrogeno en organika kombinaĵo
[1];
plia poluado de riveroj pro nitrogeno el sterkoj kaj el la urino de la bovinoj
[2].
Rim.:
Iuj aŭtoroj asertas, ke la vorto „azoto“ estas
„eksa neĥemia nomo“ kaj ke nun preferindas uzi la
vorton „nitrogeno“. Probable tiuj aŭtoroj senpripense projekcias
eksteren la vortuzon de sia nacia lingvo.
En Esperanto la vorto „azoto“ estas Fundamenta, kaj
tial restos en la lingvo por ĉiam. Necesas seriozaj motivoj
por arkaikigi kaj malrekomendi Fundamentan vorton, kaj
ĉi-okaze tiaj argumentoj ne ekzistas aŭ estas nevalidaj.
Unue, per si mem la vorto „azoto“
prezentas nenian malavantaĝon: ĝi estas nelonga,
belsona, nekonfuzebla.
Tiurilate ĝi estas eĉ pli bona ol „nitrogeno“, kiu
estas pli longa, sonas simile al „hidrogeno“, kaj
aspektas kvazaŭ kombino de „nitro“ kaj
„geno“ (etimologie ĝuste tiel ja estas, sed en la
kadro de Esperanto tia analizo estas ĝena, ĉar misgvida kaj
malkohera kun la senco de „geno“).
Due, la esperanta nomo ne nepre sekvas la
ĥemian nomenklaturon: neniu proponas ŝanĝi
„oro“n al iu „aŭrumo“.
Trie, en multaj lingvoj la termino sametima
kiel „azoto“ estas tute ĥemia, neniom
arĥaika kaj en iuj el ili senrivala; ekz-e en la rusa,
franca, itala, rumana, greka, pola.
Kvare, se oni tamen volas anstataŭigi
„azoto“n, tiam pli konvena alternativo estus
nitro, malpli longa kaj reale produktiva en la
nomenklaturo.
[Sergio Pokrovskij]