Aldoni tradukojn al ReVo:

Nestor/o PIV1

Nestoro

serĉi 'Nestoro'
[nestor.0o]
1.
[nestor.0o.NOM]
NOM Vira antaŭnomo grekdevena: sur interna flanko de la monaĥeja muro videblas novfarita bildo de la kronikisto Nestoro, unu el plej famaj monaĥoj kaj historiistoj de Rusio [1].
2.
[nestor.0o.MIT]
MIT Laŭ la helena mitologio, unu el la Argonaŭtoj, partopreninto de la Troja milito kaj estro de Pilo: levis sin poste la dolĉalingva kaj tondravoĉa Nestoro el Pilo, el kies buŝo fluadis dolĉamiela parolo FK .
1. S. Belov: Vizito al la Abalaka monaĥejo, 2012-01-14
beloruse:
Нэстар
france:
Nestor
germane:
Nestor
malnovgreke:
Νέστωρ
pole:
Nestor (mitologia)
rumane:
Nestor

nestoro

serĉi 'Nestoro'
[nestor.n0o]
SCI
[nestor.n0o.plejagxulo]
Plejaĝulo, precipe en sciencaj rondoj: la unuaj numeroj de […] Esperantisto Slovaka estis eldonitaj [de la] nestoro de slovaka Esperanta vivo, sinjoro Arnošt Váňa [2]; [tie] agis la nestoro de la ĉeĥa movado Teodoro Čejka [3].
beloruse:
старэйшына
pole:
nestor
rumane:
nestor
ukraine:
Нестор

administraj notoj