10Nepal/o 10Nepalo RLN (NP) serĉi 'Nepalo' [nepal.N0o] [nepal.N0o.GEOG] Montara ŝtato en Himalajo kun ĉefurbo Katmanduo; limanta kun Tibeto (Ĉinujo) kaj Hindujo: Hillary ankoraŭ fine de la 50aj jaroj estigis fondaĵon „Himalaya Trust“, kiu havigis instruadon, medicinan priservon kaj socian asekuron al la ŝerpoj en Orient-Nepalo [1]; ni neniam spertis koleran vizaĝon en Nepalo, travivinte ankaŭ Holi – la feston de la koloroj, dum kiu precipe gejunuloj ĝoje farbas ĉiun kaj ĉion surstrate renkontatan [2]; antaŭ la jaro 1990 oni ne rajtis en Nepalo laŭleĝe paroli pri la reĝo aŭ pri lia familio [3]; Nepalon kaj Baraton dividas la dua plej longa malfermita landlimo en la mondo [4]. 1. E. Georgiev: Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj, Monato, 2000/10, p. 18-192. Monato, Vera Barandovská-Frank: Nepalo tra eŭropaj okuloj3. Monato, Navin Shrestha/pg: Reĝo kaj leĝo4. Monato, Navin Shrestha/pg: Timo senlima angle: Nepal beloruse: Нэпал ĉine: 尼泊尔 [Níbóěr], 尼泊爾 [Níbóěr] france: Népal, République démocratique fédérale du Népal germane: Nepal hispane: Nepal indonezie: Nepal japane: ネパール [ねぱーる] nederlande: Nepal pole: Nepal, Federalna Demokratyczna Republika Nepalu portugale: Nepal tibete: བལ་ཡུལ་ ukraine: Непал 10nepala serĉi 'Nepala' [nepal.0a] Rilata al Nepalo, ties loĝantoj, ilia lingvo ktp: nepalaj esperantistoj okazigos Internacian Ekskurson de Katmando [5]; ni kune vojaĝos ne nur ĉirkaŭ nepalaj montoj sed ankaŭ en najbaraj landoj [6]; nia klubo planas aranĝi klason de homoj, kiuj volas lerni Esperanton per la nepala lingvo [7]. 5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Internacia Ekskurso ĉe Katmando6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Internacia Ekskurso ĉe Katmando7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Junularmovade en Nepalo germane: nepalisch 10nepalano serĉi 'Nepalano' [nepal.0ano] Iu el Nepalo: Tibor Sekelj gvidis diversajn kursojn por nepalanoj [8]; en la jaro 2022, en Kataro okazos Futbala Mondopokalo, sub temperaturoj, kiuj varias de 40ºC ĝis 50ºC, junaj nepalanoj konstruas tie stadionojn, ŝoseojn, hotelojn [9]. 8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Saluton, Nepalo! (Flama Floro)9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kial Nepalaj viroj iras labori en arabaj landoj? germane: Nepalese administraj notoj