Aldoni tradukojn al ReVo:

2neologism/o PV

neologismo

serĉi 'neologismo'
[neolog.0o]
1.
[neolog.0o.novvorto]
LIN Novvorto, vorto aŭ esprimo kiu antaŭe ne estis uzata: ofte necesas enkonduki neologismojn por novaj aparatoj kaj varoj; SIN:novismo
2.
[neolog.0o.malnova]
ESP Netradicia vorto kiu malbone enradikiĝis en la lingvo kaj plu estas perceptata kiel fremda aŭ barbara: la rezisto kontraŭ ĉiu el tiuj du specoj de neologismoj estas tute malsama: la ordinara esperantisto spertos nenian ŝokon, se li renkontos barĉoburko por nomi tian brasiksupon aŭ tian felan mantelon ‐ sed antaŭ orgojlasublima li ne povos eviti la impreson, ke oni kvazaŭ atencas lian propraĵon [1]; la vortoj kiel mava, kaputa, dirta ktp, troveblaj en la „Parnasa gvidlibro“, plu restas neologismoj apartenantaj al la poezia ĵargono, dum multe pli novaj komputiloTTT iĝis parto de la komuna lingvo, neniel neologismaj.
1. G. Waringhien: Lingvo kaj vivo, Roterdam: UEA, 1989, p. 246.
angle:
1. neologism
beloruse:
нэалягізм
bretone:
nevezc'her
bulgare:
неологизъм
ĉeĥe:
jazykový novotvar, neologizmus
ĉine:
1. 新詞 [xīncí], 新词 [xīncí], 新來詞 [xīnláicí], 新来词 [xīnláicí]
france:
néologisme
germane:
1. Neologismus, Wortneubildung 2. Fremdwort
greke:
νεολογισμός
hungare:
neologizmus
japane:
新語 [しんご], 新語法 [しんごほう]
nederlande:
1. neologisme 2. vreemd woord
perse:
نوواژه
pole:
neologizm
portugale:
neologismo
rumane:
neologism
ruse:
неологизм
slovake:
neologizmus, novotvar
ukraine:
неологізм

administraj notoj