1negr/o FK negroserĉi 'negro' [negr.0o] (evitinde) Nigrulo: kiam mi estis en Afriko [mi] vidis negron tiel nigran, ke oni bezonis, por lin rigardi, ekbruligi kandelon FK ; ses centojn da negroj mi ĉe Senegal akiris je prezo profita [1]; ĉu negro povas ŝanĝi sian haŭton aŭ leopardo siajn makulojn [2]? lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos PrV ; la blanko en ŝiaj okuloj lumis kiel ĉe negro [3]. Rim.: La vorto ekestis en la 15 jarcento pro la sklavokomerco portugala kaj hispana kaj do estas forte asociita kun sklavismo kaj rasismo. Pro tio nuntempe oni evitas ĝin. 1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La sklavoŝipo2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 13:233. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino angle: black, black person, nigger, negro beloruse: нэгар, чарнаскуры bretone: morian bulgare: негър ĉeĥe: negr, černoch ĉine: 黑人 [hēirén] france: noir (subst. personne), nègre germane: Schwarzer, Neger, Mohr hebree: כושי, שחור (כושי) hispane: negro (subst. persona de color) hungare: néger, fekete ide: nigro indonezie: negro japane: 黒人[こくじん] katalune: negre (melanoderm) nederlande: zwarte, neger perse: سیاهپوست pole: murzyn, czarnuch (obraźliwie) portugale: negro ruse: негр slovake: černoch svede: neger turke: zenci ukraine: негр administraj notoj