neg/i PV negiserĉi 'negi' [neg.0i] en: (tr) 1.[neg.0i.ekziston] en: Aserti, ke io ne estas vera aŭ efektiva aŭ necesa: negi sian kulpon, sian partoprenon en la afero; foje en letero Wen Yiduo skribis ke Profesoro Winter havis „tre romantikan junecon“, kaj s-ro Maljuna Winter neniam negis aŭ klarigis tiun aserton [1]; mi ne negas la fakton, ke la nuntempa japana kulturo kaj ties spiriteco ŝanĝiĝas tre draste [2]; Jen! Ni donis al ili la veron, ili tamen negas ĝin [3]; personoj kiuj konstante negadis la ekzistadon de (Dio) [4]; li estas nenegeble talenta; Tuŝite, Vatsono, nenegeble tuŝite! [5]. 2.[neg.0i.fornei] en: Malakceptante, kontraŭi: negi la arton kaj la belon; unue ili volas terure suferigi al vi la koron por igi vin negi vian dion [6]; efektive tamen, negi sin mem signifas ne, ke oni negas sin antaŭ io alia, por do unuiĝi kun tiu alia ‐ male, per la negado aperas el la interno de ni mem la origina memo, la vera memo [7]; Se iu sentus miron, eĉ envion, / ĝi estu nur ĉar ni la Muzon flegis. / Ni ne defiis sorton, ne ĝin negis, / sed amis kaj postlasis poezion [8]. 1. Guozhu: Malfacile Eldirebla Kio en Koro2. I. Deguĉi: La Esenco de la Japana Kulturo, La estonteco de la homaro3. (Tr. I.Chiussi): La Nobla Korano, 23:91, p. 3384. Zamenhof: citite laŭ PIV2, p. 778.5. A. Conan Doyle, tr. William Auld: La ĉashundo de la Baskerviloj, Jekaterinburg: Sezonoj, 1998. Ĉap. 5ª.6. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 17a7. Hisamatsu S.: Ateismo8. T. B. Carr: Sur parnaso, FEL, 1998 angle: 1. deny 2. reject beloruse: 1. адмаўляць 2. адмаўляцца, выракацца ĉeĥe: negovat, popírat ĉine: 否認 [fǒurèn], 否认 [fǒurèn] france: nier germane: 1. verneinen 2. ablehnen hispane: negar hungare: 1. tagad 2. megtagad nederlande: ontkennen pole: 1. negować 2. negować, odrzucać, przeczyć, zaprzeczać portugale: negar ruse: 1. отрицать 2. отречься slovake: negovať, popierať ukraine: заперечувати negaserĉi 'nega' [neg.0a] en: Esprimanta negon, rilata al nego: la negaj tabelvortoj komenciĝas per nen-; la nega propozicio; la nega operacisimbolo. negativa1 angle: negative beloruse: адмоўны, нэгатыўны ĉeĥe: záporný ĉine: 消极性 [xiāojíxìng], 消極性 [xiāojíxìng], 否定 [fǒudìng] france: négatif hispane: negativo hungare: tagadó, negatív nederlande: ontkennend, negatief pole: negujący ruse: отрицательный slovake: záporný negoKompLeks , negado serĉi 'nego' serĉi 'negado' [neg.0o] en: La ago, la operacio negi: Laŭbita nego de bitĉeno (kiu fakte estas la komplemento ĝis du) KompLeks . negacio angle: negation beloruse: адмаўленьне, адмова ĉeĥe: negace, popírání france: négation hispane: negación hungare: tagadás, negáció nederlande: ontkenning pole: negacja, negowanie ruse: отрицание slovake: odmietanie, popieranie ukraine: заперечення administraj notoj ~i: Mankas verkindiko en fonto. ~a: Mankas dua fontindiko. ~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. ~o, ~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.