Aldoni tradukojn al ReVo:

*najtingal/o

*najtingalo

serĉi 'najtingalo'
[najtin.0o]
ZOO
Genro el familio turdedoj (Luscinia), rimarkinda pro sia bela kanto: li ankaŭ havis najtingalon, kiu povosciis kanti tiel, kvazaŭ ĉiuj ĉarmaj melodioj loĝus en ĝia malgranda gorĝo [1]; la najtingalo kantas belege, kaj la kardelo ĝin imitas FK ; [jen] loĝis najtingalo, kiu kantadis tiel dolĉe, ke eĉ la malriĉa fiŝkaptisto, kiu tute kaj plene estis okupita de sia profesio, silente kuŝiĝadis kaj aŭskultadis [2]; ĉiuj kantoj de la oriento parolas pri la amo de la najtingalo al la rozo [3]; najtingalo ne estas sen galo PrV .
Blugorĝa najtingalo (Luscinia svecica), Maharashtra, Barato
CC BY-SA 4.0  [4]
angle:
nightingale
beloruse:
салавей
bretone:
eostig
bulgare:
южен славей
ĉeĥe:
slavik, slavík obecný
ĉine:
夜莺 [yèyīng], 夜鶯 [yèyīng]
france:
rossignol
germane:
Nachtigall
greke:
αηδόνι
hispane:
ruiseñor
hungare:
fülemüle, csalogány
japane:
ナイチンゲール, サヨナキドリ
katalune:
rossinyol, gènere Luscinia
latinece:
Luscinia
nederlande:
nachtegaal
perse:
بلبل
pole:
słowik
portugale:
rouxinol
ruse:
соловей
slovake:
slávik
svede:
näktergal
turke:
bülbül
ukraine:
соловей

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.