mutual/a PIV3 mutualaserĉi 'mutuala' [mutual.0a] [mutual.0a.JUR] (pri societo, fonduso k.a.) Kies membroj komune asekuras sin kontraŭ riskoj per siaj kotizoj: la tiama prezidanto […] estis kune kun sia familio akciulo de Andes Iron pere de mutualaj fondusoj [1]; pro la mutuala kaj individua karaktero de la membreco en la Monda Fonduso (kvazaŭa sociala branĉo de la mondcivitanoj) la partnereco de la Esperanta Civito venos en dua vico [2]; koopera, reciproka, solidaraRim.: La celo de mutuala societo estas la sekurbezono de siaj membroj. Kontraste la celo de akcia societo estas akiro de kapitalo, la celo de kooperativo estas ekonomia aŭ kultura. Rim.: Laŭ BL: Prefere diru interhelpa, interasekura. 1. Leonardo Araya: Monato, 2023/07, p. 102. La Ondo de Esperanto, 2004, № 4 (114) angle: mutual (insurance etc.) beloruse: узаемны ĉine: 自相 [zìxiāng], 互相 [hùxiāng], 互 [hù], 交互 [jiāohù] germane: (Versicherungsverein) auf Gegenseitigkeit japane: 相互扶助の [そうごふじょの], 共済の [きょうさいの] nederlande: mutueel (v. fonds) mutualismo JED serĉi 'mutualismo' [mutual.0ismo] Kunvivado je komuna avantaĝo pro reciproka interŝanĝo de subteno: li klarigis, ke […] komunismo kompreneble inkludas ĉiujn rilatajn ideologiojn, i.a. socialismon, laboristan solidarecon, liberalismon, kooperativismon, mutualismon, kaj egalrajtismon [3]. Rim.: Laŭ BL: Prefere diru interhelpado, interasekurismo. 3. Monato, Albisturo Kvinke: Mallonga historio de la evonima milito, 2006 angle: mutualism beloruse: мутуалізм france: mutualisme germane: Mutualismus administraj notoj