9kooperativo
- Koopera societo: oni distingas kooperativojn pri produktado kaj kooperativojn pri konsumado; kolĥozo […] estas kooperativo de vilaĝanoj posedanta la grundon kaj la ekipaĵon, sovĥozo apartenas al la ŝtato [1]; la ŝparmono iom post iom malaperis el la kontoj en la kooperativo, regis malgaja humoro, kiam manĝaĵo estis minimuma [2]; Olga […] malvarmetone demandis, ĉu li atentis mankojn de l’ kooperativoj Metrop ; Japana Esperanta Libro-Kooperativo [3]; Kultura Kooperativo de Esperantistoj, kiu nun, interalie, subtenas propran eldonejon kaj organizas ĉiujarajn seminariojn [4]; en 1934 oni planis fondon de kooperativo por financado de Esperantaj sonfilmoj [5].
1.
Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 21
2. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto

- angle:
- cooperative
- beloruse:
- каапэратыў
- ĉine:
- 合作社 [hézuòshè]
- france:
- coopérative
- germane:
- Kooperative [GDR], Genossenschaft [FRG]
- hungare:
- szövetkezet
- japane:
- 協同組合 [きょうどうくみあい]
- katalune:
- cooperativa
- pole:
- spółdzielnia
- portugale:
- cooperativa
- rumane:
- cooperativă
- ruse:
- кооператив
kooperativa
- Rilata al kooperativo: kooperativa societo kun variigeblaj socia kapitalo kaj personaro [6]; la kooperativa redaktejo de la renoma internacia kaj dumonata beletra revuo Literatura Verniso [7]; la kooperativaj gastoj trafantomis la salonon preter du maŭzedongece grandaj fotoj [8]. koopera
6.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
7. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 3
8. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 9
7. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 3
8. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 9
- beloruse:
- каапэратыўны, каапэрацыйны
- japane:
- 協同組合の [きょうどうくみあいの]