9kooperativ/o BEE PV 9kooperativo serĉi 'kooperativo' [kooper1.0o] [kooper1.0o.EKON] Koopera societo: oni distingas kooperativojn pri produktado kaj kooperativojn pri konsumado; kolĥozo […] estas kooperativo de vilaĝanoj posedanta la grundon kaj la ekipaĵon, sovĥozo apartenas al la ŝtato [1]; la ŝparmono iom post iom malaperis el la kontoj en la kooperativo, regis malgaja humoro, kiam manĝaĵo estis minimuma [2]; Olga […] malvarmetone demandis, ĉu li atentis mankojn de l’ kooperativoj Metrop ; Japana Esperanta Libro-Kooperativo [3]; Kultura Kooperativo de Esperantistoj, kiu nun, interalie, subtenas propran eldonejon kaj organizas ĉiujarajn seminariojn [4]; en 1934 oni planis fondon de kooperativo por financado de Esperantaj sonfilmoj [5]. 1. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 212. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto angle: cooperative beloruse: каапэратыў ĉine: 合作社 [hézuòshè] france: coopérative germane: Kooperative [GDR], Genossenschaft [FRG] hungare: szövetkezet japane: 協同組合 [きょうどうくみあい] katalune: cooperativa pole: spółdzielnia portugale: cooperativa rumane: cooperativă ruse: кооператив kooperativa serĉi 'kooperativa' [kooper1.0a] Rilata al kooperativo: kooperativa societo kun variigeblaj socia kapitalo kaj personaro [6]; la kooperativa redaktejo de la renoma internacia kaj dumonata beletra revuo Literatura Verniso [7]; la kooperativaj gastoj trafantomis la salonon preter du maŭzedongece grandaj fotoj [8]. koopera 6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto7. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 38. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 9 beloruse: каапэратыўны, каапэрацыйны japane: 協同組合の [きょうどうくみあいの] administraj notoj