Aldoni tradukojn al ReVo:

musli/o PIV2

muslio

serĉi 'muslio'
[musli.0o]
[musli.0o.KUI]
KUI Manĝaĵo konsistanta el cerealaj semoj aŭ flokoj, sekigitaj fruktoj, nuksoj, manĝata ofte kun lakto, jogurto aŭ suko: [li] ellitiĝis pro la vekhorloĝo, duŝis sin, manĝis porcion da muslio kaj promenis al la metrostacio [1]; mi donis al vi la kutimon | ricevi matenmanĝe en la lito | sur pleto kun viaj du tasoj | da nigra teo kaj muslio kaj jogurto | […] ankaŭ bovlon da oranĝonoj [2].
Rim.: Alternative uziĝas cerealaĵo, grenaĵo, grajnaĵo.
1. Monato, Lode Van de Velde: Trancporto, 2010
2. G. Cappa: Amfruktoj, Beletra Almanako, 2016-10 (27), p. 46a
angle:
muesli
beloruse:
мюсьлі
ĉeĥe:
müsli
ĉine:
燕麥片 [yànmàipiàn], 燕麦片 [yànmàipiàn], 粮谷 [liánggǔ], 糧穀 [liánggǔ]
france:
muesli
germane:
Müesli, Müsli
hungare:
müzli
nederlande:
müsli
pole:
muesli
ruse:
мюсли
slovake:
müsli
ukraine:
муслі

administraj notoj