mungot/o PIV1 , mung/o mungoto, mungo serĉi 'mungoto' serĉi 'o' [mungot.0o] Iu el genro Mungo k.a. genroj de familio Herpestidae de malgrandaj rabobestoj vivantaj en Afriko kaj suda Azio, kun svelta korpo kaj mallongaj kruroj, grize bruna felo, makulita aŭ striita ĉe kelkaj specioj, malgranda kapo kaj oreloj kaj ne tre longa iom tufa vosto: Havaja ansero […] preskaŭ formortis en 1952, kies ekzempleroj estis mortigitaj fare de mungotoj, porkoj kaj katoj, [ĝis] nur 30 birdoj vivis [1]; li estis mungo, iom simila pro felo kaj vosto al kateto, sed kape kaj kutime musteleca, rozkoloraj estis liaj okuloj kaj la pinto de lia maltrankvila nazo [2]. Flava mungoto (Cynictis penicillata), bestoĝardeno de Lille, Francujo CC-BY-SA-3.0 [3] 1. Vikipedio, Havaja ansero2. Rudyard Kipling, trad. Don Harlow: La Ĝangala Libro, Rikki-Tikki-Tavi3. Bios, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Vosmangoesten_zoo_Lille.JPG angle: mongoose armene: մանգուստ asame: mangosta beloruse: мангуст, мангуста ĉeĥe: mangusta ĉine: 獴 [měng], 猸子 [méizi], 棕蓑猫 [zōngsuōmāo], 棕蓑貓 [zōngsuōmāo] finne: mangusti france: mangouste germane: Manguste hispane: mangosta hungare: mongúz indonezie: musang itale: mangusta japane: マングース kanare: ಮುಂಗುಸಿ koree: 독사를 먹음 latinece: Mungo Herpestidae litove: mangusta nederlande: mangoest rumane: mangustă ruse: мангуста slovene: mungo svahile: nguchiro svede: mungo taje: พังพอน telugue: ముంగిస ukraine: мангуста administraj notoj ~o, ~o: Mankas verkindiko en fonto.