Aldoni tradukojn al ReVo:

9muld/i PV

9muldi

serĉi 'muldi'
[muld.0i]
(tr)
[muld.0i.TEK]
TEK Fari objekton, figuron, fluigante moligitan mason en ujon, kiu havas la deziratan formon: oni simple fandas kandelojn kaj muldas la fandaĵon je pecoj de iu ajn formo KrM ; skulptaĵo de la Sankta Virgulino Maria muldita en la pola urbo Krakovo [1]; [la] grandega 6-futa spegulo estis muldita en forno muntita en la kastela ĉirkaŭfosaĵo [2]; (figure) ili muldu la animojn de la infanoj per ĉi tiuj fabeloj Rsp ; (figure) [tiuj] premoj kaj fluoj […] muldas aŭ detruas tiun lingvon EeP . SIN:gisi1VD:formi1, modeli2
1. last: Dia Filo estu glorata dum jarcentoj, Monato, 2008/12, p. 20
2. Albisturo Kvinke: Tajg kaj Tomas, Monato, 2010/03, p. 20
angle:
mold
ĉine:
浇铸 [jiāozhù], 澆鑄 [jiāozhù], 鑄造 [zhùzào], 铸造 [zhùzào]
france:
mouler
germane:
gießen (in eine Form)
hungare:
(formába) önt
japane:
型に入れて作る [かたにいれてつくる], 鋳造する [ちゅうぞうする], 型を取る [かたをとる], 鋳型をとる [いがたをとる]
nederlande:
gieten (in gietvorm)
pole:
odlewać
portugale:
moldar
ruse:
формовать, делать слепок, отливать
ukraine:
відливати у форму, формувати

muldo

serĉi 'muldo'
[muld.0o]
Ago muldi aŭ ties rezulto: lia ŝu-provizo ne enhavis [iujn] kiuj plene konformus kun la polica muldo ChR .
ĉine:
鑄造 [zhùzào], 铸造 [zhùzào]
germane:
Abguss

muldado

serĉi 'muldado'
[muld.0ado]
[muld.0ado.TEK]
Ago muldi: la infanoj lernas antikvajn metiojn (potfaradon, kotbrikmuldadon, mueladon ktp) [3].
3. Garbhan MacAoidh: Kampoj de Soria Antonio Machado, universala poeto, Monato, 2004/12, p. 23
ĉeĥe:
mulda, úžlabina
ĉine:
鑄造 [zhùzào], 铸造 [zhùzào]
france:
moulage
germane:
Gießen
hungare:
(formába) öntés
japane:
鋳造 [ちゅうぞう]
nederlande:
het gieten
pole:
odlewanie
ruse:
литьё (действие)
slovake:
mulda, úžľabina

muldaĵo

serĉi 'muldaĵo'
[muld.0ajxo]
[muld.0ajxo.TEK]
Muldita objekto, figuro: Jano faris gipsan muldaĵon de la spuroj ChV ; la gipso fariĝis muldaĵo, kiu ekzakte reproduktis la antaŭmortan pozon de la pompejano Kon11 ;
ĉine:
鑄造 [zhùzào], 铸造 [zhùzào], 投掷 [tóuzhí], 投擲 [tóuzhí]
france:
moulage
germane:
Gussstück, Abguss, Abdruck
hungare:
öntvény
japane:
鋳物 [いもの], 鋳造品 [ちゅうぞうしな]
nederlande:
gegoten voorwerp
pole:
odlew
ruse:
отливка, слепок
ukraine:
відлита річ, зліпок, муляж

muldilo

serĉi 'muldilo'
[muld.0ilo]
[muld.0ilo.TEK]
La ujo por muldi: li serĉis kaj trovis tradiciajn muldilojn kaj studis la metodojn de la pratempa ceramiko [4]; pasto el faruno […] lakto, ovoj, rengraso ktp boligita aŭ bakita en stana muldilo [5]; kiel infanoj en sablokesto, kiuj nepre volas havi la saman muldilon, per kiu ludas najbara infano [6]; (figure) ĉiuj konsuloj estas gisitaj en la sama muldilo kiel preskaŭ ĉiuj oficistoj MortulŜip .
4. Hoikso: Majstro de la tradicia ceramiko, Monato, 2015/02, p. 25
5. Petro Desmet': Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn!, Monato, 2008/03, p. 21
6. Stefan Maul: EU-malsano, Monato, 2007/07, p. 5
ĉeĥe:
forma k odlévání, kadlub
ĉine:
鑄型 [zhùxíng], 铸型 [zhùxíng], 鑄模 [zhùmú], 铸模 [zhùmú]
france:
moule
germane:
Gussform
hungare:
öntőforma
japane:
鋳型 [いがた]
nederlande:
gietvorm
pole:
forma odlewnicza, wlewnica
ruse:
пуансон, литейная форма
slovake:
forma na odlievanie
ukraine:
ливарна форма

muldisto

serĉi 'muldisto'
[muld.0isto]
Iu, kiu okupiĝas pri la metio de muldado: la efektivigon de la muldaĵo oni konfidis al sperta muldisto […] en la varsovia regiono [7];
7. Zofia Banet-Fornalowa: Li semis bonon kaj belon, Monato, 2003/09, p. 18
ĉine:
鑄造工 [zhùzàogōng], 铸造工 [zhùzàogōng], 鑄工 [zhùgōng], 铸工 [zhùgōng]
germane:
Gießer
ukraine:
формувальник

elmuldigi

serĉi 'elmuldigi'
[muld.el0igi]
[muld.el0igi.TEK]
Elpreni muldaĵon el muldilo.
ĉeĥe:
vyjmout odlitek z formy
france:
démouler
hungare:
(öntőformából) kivesz
japane:
型から取り出す [かたからとりだす]
nederlande:
uit de gietvorm halen
pole:
wyjmować odlew z formy
slovake:
vybrať odliatok z formy
ukraine:
виймати з форми

administraj notoj

el~igi: Mankas dua fontindiko.
el~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.