10Montreal/o Montrealoserĉi 'Montrealo' [montreal.0o] Granda urbo en la sudoriento de Kanado, ĉ. 230 km sudokcidente de la urbo Kebeko: Montrealo estas la […] due plej granda en Kanado, fondita en 1642 sur insulo, kie rapidfluoj en la riverego Sankta-Laŭrenco malebligis pluan rektan boatadon [1]; la filmfestivalo de Montrealo de 2007 [2]; la esperantlingva traduko de Pierre Delair [aperis] plenkolore, en 1984 en Montrealo [3]. 1. Montrealo - 105-a Universala Kongreso de Esperanto ...2. Monato, Paŭl Peeraerts: Silentiga kaj spirhaltiga spektaklo, 20083. Monato, Paŭl Peeraerts: Desegnu por mi ŝafeton, 2011 angle: Montreal beloruse: Манрэаль ĉine: 蒙特娄 [Méngtèlóu], 蒙特婁 [Méngtèlóu] france: Montréal germane: Montreal japane: モントリオール pole: Montreal rumane: Montréal ukraine: Монреаль administraj notoj