*moned/o UV *monedo serĉi 'monedo' [moned.0o] Specio de la genro korvo (Corvus monedula), pli malgranda ol aliaj specioj, kun griza kolo, mallonga beko, konstruanta nestojn en klifoj aŭ altaj konstruaĵoj: la pigoj kaj kornikoj kaj ankaŭ la monedoj timegiĝis de la krioj kaj bruo [1]; kornikoj kaj monedoj flugis super ili kaj kriis moke [2]; sur la ĉielo la rabobirdoj de la dezerto persekutis la kolombojn kaj monedojn [3]; paro da monedoj, kiuj sidis unu apud la alia sur la tegmento de la stalo [4]. korveto 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sonorila profundo2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I4. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 26a, p. 189a angle: jackdaw beloruse: каўка, галка bretone: kavan-tour ĉeĥe: kavka, kavka obecná ĉine: 寒鴉 [hányā], 寒鸦 [hányā] france: choucas (des tours) germane: Dohle hungare: csóka japane: コクマルガラス katalune: gralla latinece: Corvus monedula nederlande: torenkraai perse: زاغچه pole: kawka portugale: chuca ruse: галка slovake: kavka ukraine: галка administraj notoj