momordik/o PIV1 momordikoserĉi 'momordiko' [momordik.0o] 1.[momordik.0o.BOT] Liano kreskanta en varmaj landoj, genro kun kvardeko da specioj el familio kukurbacoj (Momordica): najbaraj kortoj estas same mallarĝaj kiel mia. Inter ili estas malalta barilo. Mi pensis ke mi plantu momordikojn kiel ŝirmilon kaj efektive faris tion [1]. 2.[momordik.0o.KUI] Longa, verukeca frukto de speco de momordikplanto (Momordica charantia) uzata kiel legomo tre amargusta: oni eble malfacile imagas al si, ke estas ludiloj el legomoj, sed s-ro Ji Shengjiu faris multe da tiaj ludiloj, kiaj hundo el kapsiko ... papago el momordiko kaj salikoko el karoto [2]. 1. iriza: Mi volas vidi irizon !!, 2006-08-182. Interesaj ludiloj el legomoj, [vidita je 2006-08-20] angle: balsam pear, bitter gourd beloruse: мамордыка ĉine: 苦瓜 [kǔguā] france: concombre africain, margose, melon amer, momordique, poire balsamique germane: Balsamapfel, Balsambirne, Bittergurke, Bittermelone katalune: 1. balsamer latinece: 1. Momordica nederlande: bitterkomkommer, saporo pole: przepękla ogórkowata rumane: momordica charantia ukraine: момордика administraj notoj