1metafor/o JED metaforoserĉi 'metaforo' [metafo.0o] en: [metafo.0o.BELE] en: Tropo, kiu al vorto donas signifon alian ol ĝia ordinara aŭ baza, klarigeblan per subkomprenita komparo, per analogio: oni povus diri, ke ŝi havis flugilojn ĉe la brakoj, kaj tio tute ne estus senesenca metaforo Marta ; kial diable esceptuloj ĉiam torpedas – ve! milita metaforo evitenda – belajn teoriojn [1]? „kisi sur la buŝo” estas tipa esprimo de la gnostika literaturo, kiu per tia metaforo intencas atentigi pri la transdono de esotera saĝo, kiu certigu la perfektan inicadon al la sekreta doktrino [2]; la dioj estis – ankoraŭ estas, mi argumentus – personigoj, metaforoj de homaj kvalitoj, kaj pozitivaj kaj negativaj [3]. alegorio, metonimio, sinekdoĥo 1. Paul Gubbins: Taglibro de l' (antaŭ)milito ... el la lando de Ŝekspiro, Monato, 2003/03, p. 122. Armando Zecchin: Maria Magdalena: ĉu edzino aŭ ne?, Monato, 2006/08, p. 263. David Kelso: Kompreno en kunteksto ..., Monato, 2009/04, p. 16 angle: metaphor beloruse: мэтафара ĉeĥe: metafora ĉine: 喻 [yù], 暗喻 [ànyù], 比喻 [bǐyù], 隐喻 [yǐnyù], 隱喻 [yǐnyù] france: image (métaphore), métaphore germane: Metapher, Gleichnis hungare: metafora japane: 隠喩 [いんゆ] katalune: metàfora nederlande: metafoor, beeldspraak perse: استعاره pole: metafora, przenośnia portugale: metáfora ruse: метафора slovake: metafora ukraine: метафора metafora serĉi 'metafora' [metafo.0a] en: Esprimata per metaforo: ŝatante esprimojn fantaziajn kaj metaforajn [4]; ‚unuanime‘ estas same metafora kiel ‚unutona‘ [5]; en la buso ni konstatis, ke la metafora hidrargo en la termometro grimpas konstante [6]; unu el liaj propraj poemoj, La tagiĝo, edifa metafora kuraĝigo por la esperantistoj, restas ŝatata kiel kanto [7]; la scenejon plenigas teksita ornamaĵo, kiu laŭ la scenaro ŝanĝas sian formon, kreante metaforajn figurojn [8]; La Zamenhof-strato esprimas ankaŭ metaforan idean vojon de Zamenhof, kiu konduku la homaron al toleremo, kompreno kaj frateco [9]. 4. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 15. Claude Piron: La bona lingvo, 7. Bona Lingvo Literatura6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Partoprenu IJK7. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Esperanta poezio: mirakla rikolto8. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, VII. Gimnastiko por artaj sistemoj9. La Ondo de Esperanto, 2004, № 3 (113) angle: metaphoric france: métaphorique germane: metaphorisch senmetafora serĉi 'senmetafora' [metafo.sen0a] en: Sen metaforoj, rektasenca: esprimmaniero vira, senmetafora, adekvata [10]; Lutero […] ne estis laŭlitera aŭ senmetafora biblileganto [11]; mi povas diri senmetafore, ke […] [12]; rekta2 10. Ĉeĥa kaj slovaka antologio, 1a parto, Otakah Theer11. Hanso Becklin: Mallonga Historio de la Luterana Movado12. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina angle: blunt sen~e: bluntly. france: sans fioritures germane: unverblümter sen~e: unverblümt, geradeheraus, im eigentlichen Sinne des Wortes. administraj notoj