- [meksiki.M0o.GEOG]
- (malofte) (evitinde)

Meksiko1:
plumserpento Ketzalkoatl en Meksikio,
falko de la Horusa templo ĉe Edfu ― bronza,
arĝenta aŭ ora faŭno svarmis en la kultejoj
[1];
en Meksikio oni povas kalkuli 80 naciecojn
[2];
la revolucio venkis, Meksikio deklaris sian sendependecon
[3];
la indianaj lingvoj zapoteka en Meksikio
[4];
la penetro de variolo en Meksikion en 1520 mortigis
3,5 milionojn da homoj
[5];
koncerne la nutraĵojn, Meksikio ne estas memsufiĉa
[6].
Rim.:
Laŭ mi la nomo Meksikio estas nek malofta, nek evitinda. Ĝi estas
laŭsistema kaj rekomendita de Zamenhof. La Akademio tamen rekomendis la
formon naturisman, sammotive kiel ĝi tiutempe rekomendis la
naturismajn landonomojn „Egipto“, „Koreo“, „Vjetnamo“. Pri tiuj
lastaj la Akademio poste rezignis, kaj revenis al la nomoj skemismaj;
sed la ambigua „Meksiko“ restis en la akademia rekomendo.
[Sergio Pokrovskij]