*medit/i PV *mediti serĉi 'mediti' [medit.0i] [medit.0i.KOMUNE] Longe pensi, fiksante kaj koncentrante sian atenton; enprofundiĝi en pensado: stomako malsata nur pri pano meditas PrV ; atendis, meditis, ĝis en tombon englitis PrV ; la fidela servisto longe meditis, kion fari [1]; mi meditis, por kompreni ĉi tion, sed ĝi estis malfacila [2]; li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon [3]; la jura konsilisto apogis sian kapon sur la mano, profunde spiris kaj meditis pri la tuta strangaĵo, kiun li vidis ĉirkaŭ si [4]; li ... reiris al sia ĉambro por mediti sian paroladon al la ĵurio [5]. absorbi, cerbumi, enpensiĝi, pripensi 1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fidela Johano2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 73:163. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 44:194. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo5. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz, „La Proceso kontraŭ la Katido Heŭreka“ angle: meditate beloruse: мэдытаваць ĉeĥe: dumat, hloubat, meditovat, usilovně přemýšlet ĉine: 沉思 [chénsī], 思考 [sīkǎo], 坐禅 [zuòchán], 坐禪 [zuòchán], 打坐 [dǎzuò] france: méditer germane: meditieren, nachdenken hispane: meditar hungare: elmélkedik, meditál japane: 考え込む [かんがえこむ], 思索する [しさくする], 黙想する [もくそうする], 瞑想する [めいそうする] katalune: meditar nederlande: pijnzen, mediteren pole: medytować, rozmyślać, rozważać, dumać portugale: meditar ruse: размышлять, медитировать, задуматься slovake: meditovať, rozjímať, zamýšľať sa tibete: སྒོམ་ ukraine: міркувати, обмірковувати, медитувати meditoserĉi 'medito' [medit.0o] 1.[medit.0o.meditado] Meditado: kontraŭ faro farita ne helpas medito PrV ; ĉu de la asketa vivo, ĉu de la kunestado kun la saĝaj pastroj, ĉu eble de la longaj meditoj, la princo ŝanĝiĝis [6]; ĉe ĉiuj tiuj meditoj mi forgesis la tempon kaj horon [7]. 2.[medit.0o.meditajxo] Meditaĵo, temo, kiun oni pripensas: la maljunulo per ĉiuj siaj pensoj kaj meditoj alkroĉiĝis al sia mono [8]; fremda medito estas kaŝita PrV . 6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole, Unua Vizito8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio angle: meditation beloruse: мэдытацыя ĉeĥe: meditace, přemítání ĉine: 冥想 [míngxiǎng], 静修 [jìngxiū], 靜修 [jìngxiū] france: méditation germane: Meditation 2. Gedanken japane: 思索 [しさく], 黙想 [もくそう], 瞑想 [めいそう] katalune: 1. meditació 2. pensament pole: 1. medytacja, zamyślenie, rozmyślania, rozważania, zaduma slovake: meditácia tibete: 1. སྒོམ་ ukraine: міркування, медитація meditadoserĉi 'meditado' [medit.0ado] [medit.0ado.KOMUNE] Longa, absorba pensado: dum meditado pri la vizioj de la nokto, kiam profunda dormo falas sur la homojn, atakis min teruro kaj tremo kaj ĉiuj miaj ostoj eksentis timon [9]; apud la tablo, kovrita de geografiaj kartoj, sidas en profunda meditado la granda admiralo de Hispanujo, Kristoforo Kolumbo [10]. 9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 4:1310. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, Rakontoj, Nokto, (de Eube el Odeso) angle: meditation beloruse: мэдытацыя ĉeĥe: rozjímání, uvažování ĉine: 冥想 [míngxiǎng], 静修 [jìngxiū], 靜修 [jìngxiū] france: méditation germane: Nachdenken japane: 沈思黙考 [ちんしもっこう], 黙想 [もくそう], 瞑想 [めいそう] katalune: meditació pole: medytacja, zamyślenie, rozmyślania, rozważania, zaduma slovake: meditovanie, rozjímanie, uvažovanie tibete: སྒོམ་ ukraine: міркування, медитація meditemaserĉi 'meditema' [medit.0ema] [medit.0ema.PSI] Momente aŭ karaktere inklina al pensado, al medito: mi kantos al vi, por ke vi fariĝu gaja, sed samtempe ankaŭ meditema [11]; profunde enpensa kaj meditema li estis, kaj tial li denove rememoris la tri nuksojn, kiujn li kiel infano ricevis de la ciganino [12]; Anno-Doroteo, ... nur dekkvarjara infano, estis silentema kaj meditema [13]. 11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La Vento Rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj angle: meditative beloruse: задуменны, задумлівы ĉeĥe: hloubavý, přemítavý, rozjímavý ĉine: 冥想 [míngxiǎng] france: méditatif germane: nachdenklich, still japane: 考え込みがちな [かんがえこみがちな], 瞑想的な [めいそうてきな] katalune: meditatiu, pensarós slovake: hĺbavý, premietavý, rozjímavý ukraine: схильний до міркувань, замислений meditindaserĉi 'meditinda' [medit.0inda] [medit.0inda.KOMUNE] Kiu estas profite pripensinda: 90 % de ilia valoro estas ne la laboro por krei ilin, sed por kredigi al la uzantoj, ke ili estas normaj […] meditinda por esperantistoj, ĉu ne [14]? itala leganto laŭdis, ke ‚Sovaĝa Herbaro‘ estas verko kun humaneco kaj eduka signifo, kaj ĝia granda lerteco de verkado estas meditinda [15]. 14. J.S. Brilleaud: Komputiko kaj Esperanto, Monato, 2000/09, p. 415. Hou Zhiping: Bonaj memoraĵoj por esperantistoj, El Popola Ĉinio, [2009?] beloruse: варты абдумваньня france: appréciable germane: bedenkenswert administraj notoj