matron/o Fab1 matrono serĉi 'matrono' [matron.0o] 1.[matron.0o.nobela] Nobela patrino en antikva Romo: neniu en Romo sin priokupas pri la kultoj praktikataj de la matronoj [1]; en la parko oni renkontiĝas kun senatanoj, toge vestitaj, romaj matronoj, liktoroj, sklavoj, kruelaspekta centestro kaj soldatoj de la sepa legio [2]. 2.[matron.0o.matura] Maturaĝa, alte respektinda sinjorino: trans la lipojn de la serioza matrono nur transkuris rapida rideto kaj ŝiaj okuloj akre ekbrilis malantaŭ la okulvitroj Marta ; la tulipoj kaj fajrolilioj estas matronoj, kiuj observas, ke oni bele dancu kaj ke oni kondutu bonorde [3]; ŝi rekomendas pelvajn ekzercojn, kiuj laŭ ŝi plibonigas kaj pliĝuigas la plenumadon de la seksuma ago, tio vere ŝokas la decajn irlandaninojn de respektinda aĝo, kiuj imagas, ke ili ankoraŭ vivas en la lando de sanktuloj kaj doktuloj […] eble estas bone, ke tiuj decaj matronoj ne scias, ke malvirto kaj sekso ĉeestis, eĉ en la glora irlanda pasinteco [4]. 1. La aristarka raporto de Albisturo Kvinke, Monato, 2003/07, p. 332. Garbhan MacAoidh: Kampoj de Soria Antonio Machado, universala poeto, Monato, 2004/12, p. 233. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida4. Albisturo Kvinke: Ŝanĝiĝanta mondo, Monato, 2010/11, p. 17 angle: matron beloruse: матрона ĉine: 女舍监 [nǔ:shèjiān], 女舍監 [nǔ:shèjiān], 主妇 [zhǔfù], 主婦 [zhǔfù] france: matrone germane: Matrone hungare: matróna japane: 身分の高い既婚婦人 [みぶんのたかいきこんふじん], 威厳を備えた年長の婦人 [いげんをそなえたねんちょうのふじん], 刀自 [とうじ] katalune: matrona nederlande: matrone pole: matrona portugale: matrona rumane: matroană ruse: матрона slovake: matróna ukraine: матрона, поважна, літня жінка, мати сімейства administraj notoj