masor/o PIV masoroserĉi 'masoro' [masor.0o] [masor.0o.BIB] Hebrea tradicio pri la tekstokritiko de la Hebrea Biblio, precipe la fiksado de voĉlegado, dispartigo en librojn kaj ĉapitrojn, okazinta de la 7a jc ĝis 1088, kiam aperis la nuna norma Hebrea Biblio: la plej grava atestaĵo nin atinginta estas la Codex Leningradensis, manuskripto datita je 1008 p.K., nun gardata en la Nacia Biblioteko de Sankt-Peterburgo, kie la masoro kaj la tekstaj notoj, forte mallongigitaj, estas skribitaj en la aramea lingvo [1]. 1. Vikipedio, Masoro angle: Masora(h) beloruse: масара ĉeĥe: massorah france: massore, massorah germane: Massora hungare: maszóra(h) katalune: masora nederlande: Masora pole: masora ruse: масора slovake: massorah ukraine: масора masoristo PIV serĉi 'masoristo' [masor.0isto] [masor.0isto.BIB] Hebrea klerulo kontribuinta al masoro: en la Biblio oni kutime transliterumas „Aŝera“, kie la vokaloj estas donitaj de la masoristoj [2]. 2. Donald Broadribb: Baal kaj Anat, Biblia Revuo, №8, 1966. P. 8. angle: masorete beloruse: масарэт france: massorète germane: Massorete hungare: masszoréta katalune: masoreta pole: masoreta ruse: масорет ukraine: масорист Masora Biblioserĉi 'Masora Biblio' [masor.M0aBiblio] [masor.M0aBiblio.BIB] La norma Hebrea Biblio, rezultinta el la laboro de la masoristoj en 1088: kiam la novtestamentaj verkintoj el la Malnova Testamento citas, interese estas decidi, se ni kapablas, ĉu ili citas laŭ la Masora teksto, laŭ la Septuaginta traduko […] aŭ eble laŭ iu teksto, kiun ni jam ne havas [3]. la hebrea teksto, de kiu Septuaginto estas traduko, ne estis la Masora Biblio, sed alia, pli antikva hebrea teksto, kiu nun estas perdita [4]. 3. George Rust: Kiu verkis la kvaran Evangelion?, Biblia Revuo, №2, 1968. P. 17.4. Vikipedio, Septuaginto angle: Masoretic Text beloruse: масарэцкая Біблія, масарэцкі тэкст france: Bible massorétique germane: Masoretischer Text hungare: masszoréta Biblia katalune: Bíblia Masorètica ruse: масоретская Библия, масоретский Танах administraj notoj ~isto : Mankas verkindiko en fonto.