Aldoni tradukojn al ReVo:

*mason/i

*masoni

serĉi 'masoni'
[mason.0i]
(tr)
KON
[mason.0i.konstrui]
Fortike konstrui ion el ŝtonoj aŭ brikoj kunigante ilin per mortero aŭ cemento: masoni muron, domon; traba domo kun masonita kelo [1]; strato konstruita de lia frato, la masona majstro [2]; ili revenis supren kaj same zorge masonis la eniron en la puton [3]; flava masonita preĝejo kun verda tegmento PatrojFiloj ; tiu korto estis […] de kvar flankoj ĉirkaŭita de altaj masonitaj konstruaĵoj Marta ; eksperimentoj kun konstrueroj, faritaj el malplenaj ladskatoloj, kaj muroj, masonitaj el malplenaj boteloj [4]; trulo [estas] ĉerpilo kaj albatilo por masonpasto [5]; [la] tombon […] oni masonfermis [6].
angle:
build mason
beloruse:
будаваць (з каменьня, цэглы)
bretone:
mañsonat
ĉine:
砌 [qì]
france:
maçonner
germane:
mauern mauern
hispane:
construir, edificar
hungare:
falaz, épít, emel (falat)
japane:
築く [きずく]
katalune:
bastir
nederlande:
metselen
pole:
murować
portugale:
cimentar (fig.) fazer obra de alvenaria, trabalhar de pedreito
rumane:
construi
ruse:
строить (из камня,кирпича)
ukraine:
мурувати, будувати з каменю

masonaĵo

serĉi 'masonaĵo'
[mason.0ajxo]
KON
Io masonita: muro, konstruaĵo kc: ili supreniris mallarĝan, krutan ŝtuparon, kondukantan tra la […] masiva masonaĵo de la sesa etaĝo al la sepa Iŝtar ; sin klinante ĝis la zono ekster la fenestro, […] Viktoro palpis per la mano kaj serĉis en kiu stato […] troviĝas la masonaĵo KPr .
angle:
masonry
beloruse:
муроўка, мураваньне, кладка (з каменьня, цэглы)
ĉine:
泥工 [nígōng], 石工 [shígōng]
france:
maçonnerie
germane:
Mauerwerk
japane:
石積み [いしづみ], レンガ積み [れんがつみ], 石造建築 [いしつくけんちく], 煉瓦建築 [れんがけんちく]
ukraine:
кам’яна кладка

masonisto

serĉi 'masonisto'
[mason.0isto]
Metiisto de masonado: [li sendis] cedrajn arbojn, kaj ĉarpentistojn kaj masonistojn kaj ili konstruis domon [7]; la masonistoj kaj ĉarpentistoj faris antaŭkalkulon, laŭ kiu la kostoj prezentis la sumon de ankoraŭ dumil spesmiloj [8]; malantaŭ tia domo mi vidis masonistan trabaron, kiu kovris sufiĉe bone aspektantan, konstruatan domon VaK .
angle:
bricklayer
beloruse:
муляр
ĉine:
泥瓦匠 [níwǎjiàng], 瓦匠 [wǎjiang], 泥水匠 [níshuǐjiàng], 瓦工 [wǎgōng]
france:
maçon
germane:
Maurer
japane:
石工 [いしく], レンガ職人 [れんがしょくにん]
ukraine:
муляр

administraj notoj