mangostan/o PVEF mangostanoserĉi 'mangostano' [mangostan.0o] 1.[mangostan.0o.KUI] Manĝebla frukto de mangostanarbo, kies dika kaj malhela ŝelo ŝirmas molan, diafanan, bongustan karnon: plantoj kun multe da polifenoloj ekzemple estas aroniaj beroj, la folioj kaj beroj de ruĝaj vinberoj, […] la ŝelo kaj fruktokarno de la frukto mangostano, la suko de granato [1]. 2.[mangostan.0o.BOT] Mangostanarbo: Lam Son Komunumo […] estis konata pro siaj ĝardenoj apud la Ngoan Muc montpasejo, kie estas kultivataj diversaj specoj de fruktarboj kiel mangostano, rambutano [2]; afrotropisa arbo el la kluziacoj estas Mangostano [3]. 1. Vikipedio, Polifenolo2. Alta: Ĝardenoj sur la monto-flanko, 2011-04-173. Vikipedio, Kluziacoj angle: mangosteen beloruse: 1. мангастан (плод) 2. мангастан (дрэва) ĉeĥe: mangostan ĉine: 1. 山竹果 [shānzhúguǒ] france: mangoustan germane: 1. Mangostanfrucht, Mangostan 2. Mangostane indonezie: manggis katalune: 1. mangostà 2. mangostaner pole: mangostan slovake: garcínia mangostánová ukraine: манґостан, манґустан mangostanarbo, mangostanujoserĉi 'mangostanarbo' serĉi 'mangostanujo' [mangostan.0arbo] [mangostan.0arbo.BOT] Alta arbo el Sudorientazio, provizanta laktosukon kaj fruktojn (Garcinia mangostana). botanika tabulo de mangostano (Garcinia mangostana) PD [4] 4. Berthe Hoola van Nooten (1817-1892), Pieter De Pannemaeker (litografio): https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Berthe_Hoola_van_Nooten48.jpg beloruse: мангастан (дрэва) ĉine: 山竹 [shānzhú] france: mangoustanier germane: Mangostane, Mangostanbaum katalune: mangostaner latinece: Garcinia mangostana pole: mangostan właściwy, garcynia, smaczelina, żółtopla, żółciecz administraj notoj ~arbo, ~ujo: Mankas verkindiko en fonto.