2mandaren/o PV , mandarin/o FK mandareno, mandarino serĉi 'mandareno' serĉi 'o' [mandar.0o] [mandar.0o.POL] Altranga diplomita ŝtatoficisto en malnova Ĉinujo: malsupre sur la strato la mandarenoj ricevis batojn, la bambuaj kanoj estis rompitaj sur iliaj ŝultroj, kaj tamen tio estis oficistoj de la unua ĝis la naŭa gradoj [1]; la nacia lingvo de Ĉinio estas ĉefe reprezentita de la norda mandarena, precipe el la regiono de Pekino [2]; ĉirkaŭ 300 000 000 el ili parolas la lingvon Mandarinan, ĉiuj mandarinoj devas koni tiun ĉi lingvon, kaj ĉiuj, kiuj ĝin ankoraŭ ne parolas, devas ĝin lerni [3]; la mandareno Fu Kong larĝe malfermis la okulojn pro la surprizo [4]. mandarino (frukto)1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, El la Vivo kaj Sciencoj4. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010] angle: mandarin beloruse: мандарын (чыноўнік у Кітаі) bretone: mandarin (den) ĉeĥe: mandarín ĉine: 文官 [wénguān] france: mandarin germane: Mandarin hispane: mandarín hungare: mandarin (hivatalnok) japane: マンダリン, ミカン [みかん] katalune: mandarí nederlande: mandarijn (Chinees ambtenaar) pole: mandaryn ruse: мандарин (китайский вельможа) slovake: mandarín ukraine: мандарин administraj notoj