3maksim/o JED maksimoserĉi 'maksimo' [maksim.0o] [maksim.0o.BELE] Morala principo metita super ĉiujn aliajn por gvidi la propran konduton: ĉu vi konas la maksimojn de la Rochefoucauld? […laŭ] la grandioza kvardekdua: „ni ne havas sufiĉe da forto por tute sekvi nian racion“ InfanTorent2 ; mi devas teni min al la maksimo: ‚faru kion la aliulo ne farus‘ KrM ! epifonemo […] entenas profundan penson aŭ ĝeneralan maksimon, kiel rezulton de la antaŭa rezonado Ret ; „Arabaj maksimoj de la sepa jarcento“ [1]; sekvu la saĝan maksimon de la antikvuloj: „similan kuracu per simila“ [2]; validas plu la […] maksimo de objektiva ĵurnalismo: skeptiko kaj distanco pri kaj al ĉio kaj ĉiu [3]; baza maksimo ĵurnalisma estas la jena: se iu, ie, deziras ion kaŝi, jen ĵurnalismo: ĉio alia estas reklamado [4]. motoRim.: Maksimo estas morala principo, kiun oni sekvas private por decidi en iuj situacioj. Oni kutime ne prezentas ĝin publike kaj distinge kiel devizon. 1. H. Al-Amily: Arabaj maksimoj de la sepa jarcento, 19672. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 7a3. Monato, Stefan Maul: Fido kaj skeptiko, 20084. Monato, Paul Gubbins: Ĉiam eblas revi ..., 2014 angle: maxim, principle beloruse: максіма bretone: krennlavar ĉeĥe: maxima, mravní zásada, pravidlo chování, život.zásada ĉine: 格言 [géyán], 座右銘 [zuòyòumíng], 座右铭 [zuòyòumíng], 处世原则 [chǔshìyuánzé], 處世原則 [chǔshìyuánzé], 处事原则 [chǔshìyuánzé], 處事原則 [chǔshìyuánzé] france: maxime germane: Maxime, Grundsatz, Leitsatz hispane: máxima hungare: maxima, életelv japane: 金言 [きんげん], 格言 [かくげん], 座右の銘 [ざゆうのめい] katalune: màxima nederlande: kernspreuk, grondregel pole: maksyma, aforyzm portugale: máxima, provérbio, anexim rumane: maximă (filozofie) ruse: максима, афоризм, изречение slovake: maxima, princíp, zásada ukraine: максима, афоризм, крилатий вираз administraj notoj