*majest/a PV *majesta serĉi 'majesta' [majest.0a] Inspiranta admiran respekton per sia impona aspekto kaj dignoplenaj manieroj: ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon [1]; multaj homoj […] avide kaptis la okazon rigardi de proksime […] la majestan reĝinon [2]; freŝigaj ventetoj ekludis en la suproj de majestaj terebintarboj [3]; [en] tiu mankhava vortaro […] troviĝas nur tiaj neperfektaj vortoj por la majestaj kaj ravaj aferoj [4]; tiu militistklaso min rajtigas eble eĉ por eniri la internan kortegon de Lia Majesta Moŝto [5]; Mateo Iljiĉ proksimiĝis al ŝi kun majesta mieno, kaj humilaj komplimentoj [6]; li eĉ observis la evoluon de la moderna literaturo kun majesta indiferenteco [7]; la aglo […] ekvidis majestan karavanon de riĉe ŝarĝitaj kameloj kaj multekoste vestitaj armitaj homoj [8]; kapo majesta, sed cerbo modesta PrV ; de majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo PrV . digna, grandioza, moŝta, pompa, sublima1 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 29:132. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XVI3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXIII4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sepa Ĉapitro5. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro6. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XIV7. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XII8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo angle: majestic beloruse: велічны, вялікасны bretone: meurdezus ĉine: 威風凜凜 [wēifēnglǐnlǐn], 威风凛凛 [wēifēnglǐnlǐn], 顒 [yóng], 颙 [yóng], 雄壮 [xióngzhuàng], 雄壯 [xióngzhuàng], 庄严 [zhuāngyán], 莊嚴 [zhuāngyán], 堂堂 [tángtáng], 威風 [wēifēng], 威风 [wēifēng], 俨 [yǎn], 儼 [yǎn], 壮阔 [zhuàngkuò], 壯闊 [zhuàngkuò], 浩浩荡荡 [hàohàodàngdàng], 浩浩蕩蕩 [hàohàodàngdàng] france: majestueux germane: majestätisch hungare: felséges, pompás japane: 威厳のある [いげんのある], 堂々とした [どうどうとした] katalune: majestàtic nederlande: statig, majestueus pole: majestatyczny portugale: majestoso, alteroso, soberbo ruse: величественный, величавый ukraine: величний majesto serĉi 'majesto' [majest.0o] 1.[majest.0o.eco] Eco de iu, io majesta: per Via granda majesto Vi frakasas Viajn kontraŭulojn [9]; kvazaŭ forpuŝita de la majesto de la reĝa infano, li preterpasis [10]; en la okuloj, vizaĝo kaj tuta aspekto ŝi havis tian majeston, ke […] ĉiuj klinis antaŭ ŝi la kapon [11]. 2.[majest.0o.titolo] Reĝa aŭ imperiestra moŝto: ambasadoro, kiun ŝirmas la majesto de Asirio [12]; iu tria servisto, proksimiĝante […] diris al li: Reĝa Moŝto, kredu min, Via Majesto ne devas resti ĉi tie pli longe: mi ekpreparos ĉion [13]; pro la ordono de Lia Sankta Majesto kaj Ŝia Sankta Majestino mi priesploris la rezultojn de la arabaj alĥemiistoj [14]. 9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 15:710. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VII12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI13. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXVI14. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Superstiĉo angle: majesty beloruse: вялікасьць, веліч bretone: meurdez ĉine: 至尊者 [zhìzūnzhě] france: 1. majesté 2. Sa Majesté germane: Majestät hungare: felség japane: 威厳 [いげん], 尊厳 [そんげん], 荘厳 [しょうごん], 陛下 [へいか] katalune: majestat nederlande: majesteit pole: 1. majestat 2. Jego/Jej Wysokość ruse: величество ukraine: велич, величчя, величність (титул) majesteco serĉi 'majesteco' [majest.0eco] Majesto1: pro via majesteco vi perdis vian saĝon [15]; antaŭ la komisiuloj nun aperas ne petanto, sed batalanto por la majesteco de sia ideo [16]; tiu luksa abatejo [impresas] per la gota majesteco de siaj longaj pintarkaj fenestroj, per la fiere leviĝantaj kolonoj [17]; el liaj okuloj fulmis brilo ĉiam pli granda, radiis de li potenco, radiis majesteco, radiis sankteco [18]. 15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 28:1716. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto17. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I18. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LIII beloruse: вялікасьць, веліч ĉine: 嶔 [qīn], 至尊者 [zhìzūnzhě] germane: Majestät, Erhabenheit japane: 威厳 [いげん], 尊厳 [そんげん], 荘厳 [しょうごん] administraj notoj