*lupol/o UV *lupolo serĉi 'lupolo' [lupol.0o] Specio el familio kanabacoj (Humulus lupulus), grimpanta vegetaĵo, kies femalaj amaraj floroj estas uzataj por aromigi la bieron: ĉe la bariloj volviĝadis supren sovaĝa lupolo kaj florantaj konvolvuloj [1]; la lupolo ĉarme odoris [2]; sian bierkruĉon li ĉirkaŭvolvis per brune-verdaj volvotrunkoj de lupolo [3]; kune kun lupolo, la malalta temperaturo bremsas la bakterian kreskadon, pro kio la biero iĝas pli klara[4]. fruktokonusoj de sovaĝa lupolo (Humulus lupulus) CC BY-SA 2.5 [5] 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto4. Lode Van De Velde: Bierlando Belgio, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 18a5. Dr. Hagen Graebner, propra foto: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Hopfen3.jpg angle: hop beloruse: хмель bretone: houpez(enn) bulgare: хмел ĉeĥe: chmel otáčivý ĉine: 啤酒花 [píjiǔhuā], 蛇麻 [shémá] france: houblon germane: Hopfen hispane: lúpulo hungare: komló japane: ホップ latinece: Humulus lupulus nederlande: hop perse: رازک pole: chmiel portugale: lúpulo rumane: hamei ruse: хмель (растение) slovake: chmeľ svede: humle ukraine: хміль administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.