lizosom/o PIV2 lizosomoserĉi 'lizosomo' [lizosom.0o] [lizosom.0o.FIZL] Iu el la enzim-entenaj organetoj, kiuj malkonstruas rubajn substancojn ene de eŭkariotaj ĉeloj: la biologo ... sukcesis ... klarigi kiel la proteinoj formiĝas en la ĉelo, kiel interne de la citoplasmo eroj, nomataj lizosomoj, venas por konsumi fremdajn partiklojn [1]; en [la baza plasmo] funkcias ... lizosomoj, mitokondrioj, vakuoloj ktp. [2]. 1. G. Lagrange: La Vivo, Sennacieca Revuo, 19652. C. Støp-Bowitz, M. Béla: Enkonduko en la biologion, Fokuso, 1987-04 angle: lysosome beloruse: лізасома bulgare: лизозома ĉine: 溶酶体 [róngméitǐ], 溶酶體 [róngméitǐ] dane: lysosom france: lysosome germane: Lysosom greke: λυσόσωμα hispane: lisosoma hungare: lizoszóma katalune: lisosoma kroate: lizosom nederlande: lysosoom pole: lizosom rumane: lizozom ukraine: лізосома administraj notoj