1lirik/o JED lirikoserĉi 'liriko' [lirik.0o] 1.[lirik.0o.POE] Poezio kantanta la personajn impresojn, sentojn kaj pasiojn de la poeto mem: la evoluon de la Esperanta liriko priskribis William Auld en sia antaŭparolo al Esperanta Antologio [1]; koncerne la lirikon (esperantan), la periodoj ne dividiĝas klare […] kelkaj poetoj de la unua periodo estas aktivaj ankoraŭ hodiaŭ [2]; mi legis plejparte lirikon, kaj estis tiel, kiel kutime estis – fine ankaŭ mi komencis verki poemojn [3]. 2.[lirik.0o.lirikajxo] Lirikaĵo: ni trovas: tradukojn de Patro nia, de kelkaj versoj de Genezo kaj de poemeto de Heine, kaj du originalajn lirikojn [4]; liaj lirikoj restas gipsumitaj: kelkaj vere bonaj, pli multaj ŝablonaj [5]. 1. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto3. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Jan Fridegård4. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Temposkemo sciencfikcia en reala mondo5. Monato, Carlo Minnaja: Finaj agordoj, 2003 angle: lyric, lyric poetry, lyrical poem beloruse: лірыка ĉine: 抒情詩 [shūqíngshī], 抒情诗 [shūqíngshī], 詩 [shī], 诗 [shī] france: poésie lyrique germane: Lyrik hispane: lírica hungare: líra japane: 叙情詩 [じょじょうし] katalune: lírica nederlande: lyriek perse: غزل، شعر تغزلی، شعر غنایی pole: liryka portugale: lírica rumane: genul liric ruse: лирика ukraine: лірика, лірична поезія lirikaserĉi 'lirika' [lirik.0a] [lirik.0a.POE] Konvena al liriko: lirika entuziasmo; plenaĝuloj ĝuas liajn lirikajn versaĵojn, grandajn poemojn kaj prozaĵojn [6]. 6. Boris Kolker: Senmorta Puŝkin (Aleksandr Puŝkin, 200 jaroj, elektitaj verkoj), Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 32a angle: lyrical beloruse: лірычны ĉeĥe: lyrický ĉine: 抒情 [shūqíng], 情感丰富 [qínggǎnfēngfù], 情感豐富 [qínggǎnfēngfù], 詩歌一樣 [shīgēyíyàng], 诗歌一样 [shīgēyíyàng] france: lyrique germane: lyrisch hispane: lírico hungare: lírai, lírikus japane: 叙情詩の [じょじょうしの], 叙情的な [じょじょうてきな] katalune: líric nederlande: lyrisch perse: تغزلی، غنایی pole: liryczny portugale: lírico rumane: liric ruse: лирический, лиричный slovake: lyrický ukraine: ліричний lirikecoserĉi 'lirikeco' [lirik.0eco] [lirik.0eco.POE] Lirika karaktero de io: la frazoj de Eroŝenko, duonjarcenton post la morto de la aŭtoro, pulsas per tenera lirikeco [7]. 7. Spomenka Ŝtimec: El la japana tra la ĉina (V. Eroŝenko, Cikatro de amo), Monato, jaro 1997a, numero 3a, p. 21a angle: lyricism beloruse: лірычнасьць, лірызм ĉine: 詩意 [shīyì], 诗意 [shīyì] france: lyrisme germane: Lyrik, lyrische Stimmung hispane: liricidad hungare: líraiság japane: 叙情 [じょじょう], 叙情味 [じょじょうあじ] katalune: lirisme nederlande: lyriek perse: تغزل pole: liryzm portugale: liricidade rumane: lirism ruse: лиричность lirikistoserĉi 'lirikisto' [lirik.0isto] Verkanto de lirikoj: bonega lirikisto, kvankam mallertaj tradukoj faras tian juĝon nur supozo [8]. 8. Nikolao Gudskov: Provo ektuŝi serban poezion (Srdj Arandjelovic, Antologio de la serba poezio (1200-2000)), Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 32a angle: lyric poet beloruse: лірык ĉeĥe: lyrik ĉine: 詩人 [shīrén], 诗人 [shīrén] france: poète lyrique germane: Lyriker hungare: lírikus japane: 叙情詩人 [じょじょうしじん] katalune: poeta líric nederlande: lyricus perse: غزلسرا pole: liryk rumane: poet ruse: лирик slovake: lyrik ukraine: лірик (про поета) administraj notoj