- 1.
- [li.0.virgenra]
en:
-
Ununombra virseksa triapersona pronomo:
li estas knabo, kaj ŝi estas knabino
[1];
li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo
[2].
- 2.
- [li.0.ulgenra]
en:
-
Ĝenerala ununombra triapersona pronomo, uzata por diri
ĝeneralaĵon pri nespecifa persono de nedifinita sekso:
Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li,
tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon
[3]
(en ĉi tiu frazo „ĉiu“ kaj „li“
aplikiĝas al la „patrino“);
la pronomon „li“ ni povas uzi por homo en ĉiu okazo
kiam lia sekso estas por ni indiferenta
[4];
esperantisto estas nomata ĉiu persono (do persono de
ajna sekso), kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto,
tute egale por kiuj celoj li ĝin uzas
[5];
por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane
disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li
neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed
devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn
leĝojn de sia lando
[6];
se iu telefonos, demandu lian nomon kaj kion li
volas („iu“ povas esti persono de ajna
sekso);
Iu venis; demandu lin, kiu li estas, kaj se li
estas tiu, kiun mi atendas, sendu lin al mi
... ne, mi decidis alie: sendu ĉiun, kiu ajn
li estos
[7];
se vendos sin al vi via frato, hebreo aŭ hebreino, li
servu vin dum ses jaroj, sed en la sepa jaro forsendu
lin de vi en libereco
[8].
Rim. 1:
La pronomo "li" estas fundamente, zamenhofe, tradicie kaj
ankoraŭ de multaj personoj uzata por paroli pri nespecifa
persono de nedifinita sekso. Sed ekde la 1970-aj jaroj ĉi tiu
uzo kritikiĝis kiel sekse malegala kaj estas pli kaj pli
evitata, anstataŭate de "li aŭ ŝi". Iuj opinias tion neperfekta
solvo malkonvene longa, kaj ekde la 2010-aj jaroj ĝi estas krome
kritikata de kelkaj kiel tro ekskluziva al neduumuloj. Responde al tiaj kritikoj
aperis diversaj proponoj por novaj pronomoj, sed la sola tia
propono, kiu iom enuziĝis estas "ri".
Rim. 2:
La rilato inter „li“ kaj „ŝi“ estas simetria
kun la rilato inter „ĝi“ kaj „li“. La pronomo
„ĝi“ estas la plej ĝenerala, kaj principe povas rilati
al ĉio ajn. La frazo „la pezo de objekto estas proporcia al
ĝia maso“ implicas ankaŭ ke „la pezo de ulo estas
proporcia al lia maso“. Tamen laŭ la lingva konvencio
oni opinias malkonvena apliki „ĝi“ al objekto kies
uleco estas konata en la kunteksto, precipe se temas pri
konkreta persono. Tute simile, malkonvenas apliki „li“
al ulo kies ineco estas konata.
Rim. 3:
En iuj situacioj ankaŭ nedifinita „li“ povas roli, per
kontrasto al „ŝi“, kiel pronomo strikte virseksa:
ĉiu „li“ havas sian „ŝi“
PrV
.
Tio similas kontrastigon inter la aĵgenra „nenio“ kaj
la ulgenra „neniu“: „vi diris, ke en la ĉambro
estis nenio; sed eble tie estis iu?“.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §162.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §363.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §134.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 235.
Bulonja Deklaracio6.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo7.
Zamenhof: Dua Libro de l' lingvo internacia, Varsovio, 1888. III:88.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 15:12