ri
(neoficiala pronomo)
-
Ununombra seksneŭtrala triapersona pronomo, uzata kiam la sekso
de la koncernulo estas nekonata aŭ ignorinda, aŭ kiam la
koncernulo identiĝas kiel neduuma:
se oni vere allogiĝas al iu, tio ofte signifas, ke oni ankaŭ ŝatas kaj respektas rin kaj
ne deziras al ri malbonon
[1];
ri komencis prepari la koncernan juĝaferon jam en 2013, kiam la jurfirmao Clifford
Chance LLP akceptis rin kiel senpagan klienton
[2];
raportante pri ri en la angla, kelkaj ĵurnalistoj uzis tiun
neologisman pronomon, kelkaj uzis they, kaj kelkaj
sukcesis eviti la demandon, ne uzante pronomon por referenci
rin
[3];
amu rin kaj min, amu nin
[4];
ri estis la plej pacienca kaj inteligenta hundo, kiun mi iam
renkontis
[5];
en la bela domo ri ne pentras plu
[6];
kial gravas, kiu ri estas?
[7].
li2Rim.: En 1979 la pronomo „ri“ estis unuafoje proponita [8] kaj en 1993 ĝi aperis en lernilo intencita por lernantoj de Esperanto [9] . Ĝis ĉirkaŭ 2010 ĝi restis malofte uzata eksperimentaĵo, sed post 2010 ĝia uzado signife pliiĝis, ĉefe en junularaj rondoj en okcidentaj landoj. Ekde aprilo 2019 PMEG [10] ne plu malrekomendas ĝian uzadon, sed senjuĝe klarigas la diversajn manierojn kiel ĝi estas efektive uzata.
1.
Klára Ertl: Ni rompu la tabuon, Monato, 2020/10, p. 25
2. Edmund Grimley Evans: Por britoj sekso restas deviga, Monato, 2018/08-09, p. 10
3. Edmund Grimley Evans: J-riismo, La Brita Esperantisto, aŭtuno 2018, numero 985a
4. Guillaume Armide: Amu rin, albumo "Nenifar'", SoundCloud, 2015-07-01
5. Rolando Bonkorpa: Fiinsulo, Beletra Almanako 21, 2014
6. La Perdita Generacio: Maldormemo mia, albumo "Eksenlime", 2006
7. Leland Bryant Ross: Pri Sennaciistaj postulatoj, soc.culture.esperanto, 1997-08-28
8. Ole Hagemann: Sekso kaj Egaleco, Egaleco kaj la Internacia Lingvo, 1979-10
9. Bernd Wechner: A Summary of Esperanto Grammar, Pronouns, 1993
10. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Tria persono

- angle:
- they (singular)
- armene:
- նա
- baŝkire:
- ул
- beloruse:
- ён або яна (займеньнік без пазначэньня полу)
- bengale:
- সে
- fiĝie:
- koya
- finne:
- hän
- france:
- iel
- gvaranie:
- ha'e
- hispane:
- elle
- hungare:
- ő
- ide:
- lu
- indonezie:
- dia, ia, beliau
- jorube:
- oun
- kartvele:
- ის, იგი
- keĉue:
- pay
- kurde:
- ew
- lingale:
- yě
- maorie:
- ia
- nordsamee:
- son
- perse:
- او
- svahile:
- yeye
- svede:
- hen
- taĝike:
- ӯ
- taje:
- เขา
- tatare:
- ул
- tokipone:
- ona
- turke:
- o
- turkmene:
- ol
- ujgure:
- ئۇ
- volapuke:
- on
ria
- Posedata de ri, rilata al ri: Alekso kaj ria amiko estas ambaŭ neduumaj [11]; la petinto plejparte fajfis pri miaj korektoj, [...] kaj fine eĉ akuzis ke mi enpoŝigis rian honorarion [12]; Gaja tuŝas rian brakon trankvilige [13]; aŭ ke estas via rajto provi ŝanĝi riajn dezirojn [14]; riaj proponoj temis pri interageco [15]; ĉu la uzo de prostituo fare de unu partnero rompas rian amrilaton [16]. lia2
11.
Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko,
Tria
persono
12. István Ertl: Tiel la mondo... Sizifas, „Kontakto“, n-ro 295 (2020:01), p. 17a
13. Federico Gobbo: Amikaro, jaro 2019a, ĉapitro 10a, p. 130a
14. El kulturo de perforto al kulturo de konsento, Egalecen, 2014-11-18
15. Mark Rison: Kio estas "multimedia" en Esperanto?, soc.culture.esperanto, 1997-12-03
16. Sebastiano Hartviga: tolerado, kulturoj, lingva komparo, soc.culture.esperanto, 1997-05-13

- their (singular)
- beloruse:
- ягоны або ейны (займеньнік без пазначэньня полу)
- finne:
- hänen
- hispane:
- su
- hungare:
- -a, -e, -ja, -je
- ide:
- lua
- kimre:
- ei
- nordsamee:
- su
- svahile:
- -ake
- svede:
- hens
- tokipone:
- ona
- volapuke:
- onik, ona
riismo
- Uzado de la pronomo „ri“: “riismo” estas tamen jam sufiĉe disvastiĝinta, precipe inter junuloj [17]; en Esperanto, riismo povas helpi tiun celon [18]; la plej radikala propono, "riismo", estas fakte la plej laŭa al la fundamento, ĉar ĝi simple enkondukas tute novan vorton ne tuŝante la ekzistantan lingvaĵon [19]; laŭ mi, riismo ne malobeas la spiriton de la Fundamento [20].
17.
Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko,
Tria
persono
18. Paulína Kožuchová: Kial iĝi riisto, Egalecen, 2014-08-04
19. Marko Rauhamaa: Re: "ghi" kaj "tiu" - konkludo, soc.culture.esperanto, 2001-07-09
20. Konrad Hinsen: Cxu indas diskutadi pri riismo?, soc.culture.esperanto, 1994-02-01

- ужываньне займеньніка ri