ri riserĉi 'ri' [ri.0] (neoficiala pronomo) [ri.0.KOMUNE] Ununombra seksneŭtrala triapersona pronomo, uzata kiam la sekso de la koncernulo estas nekonata aŭ ignorinda, aŭ kiam la koncernulo identiĝas kiel neduuma: nun ri disdonas botelojn, sed antaŭe ri disdonis librojn, manĝpakaĵojn, ludojn, informojn [1]; se oni vere allogiĝas al iu, tio ofte signifas, ke oni ankaŭ ŝatas kaj respektas rin kaj ne deziras al ri malbonon [2]; blankulo ne bezonas timi ke ri ne ricevos iun esplorpostenon pro diskriminacio surbaze de haŭtkoloro [3]; „ĉu ri ĝenas vin, sinjorino?“ li diris alproksimiĝinte [4]; ri unue aŭdis pri tiu spaco kiam ri loĝis en Gangwon-do [5]; ĉiu esperantisto foje renkontas la situacion, ke ri havas dubojn pri tio, kiel esprimi ion en Esperanto, aŭ ĉu ia foje renkontata esprimo vere estas ĝusta kaj rekomendinda [6]; ri komencis prepari la koncernan juĝaferon jam en 2013, kiam la jurfirmao Clifford Chance LLP akceptis rin kiel senpagan klienton [7]; raportante pri ri en la angla, kelkaj ĵurnalistoj uzis tiun neologisman pronomon, kelkaj uzis they, kaj kelkaj sukcesis eviti la demandon, ne uzante pronomon por referenci rin [8]; amu rin kaj min, amu nin [9]; ri estis la plej pacienca kaj inteligenta hundo, kiun mi iam renkontis [10]; en la bela domo ri ne pentras plu [11]; kial gravas, kiu ri estas? [12]. li2Rim.: En 1979 la pronomo „ri“ estis unuafoje proponita [13] kaj en 1993 ĝi aperis en lernilo intencita por lernantoj de Esperanto [14] . Ĝis ĉirkaŭ 2010 ĝi restis malofte uzata eksperimentaĵo, sed post 2010 ĝia uzado signife pliiĝis, ĉefe en junularaj rondoj en okcidentaj landoj. Ekde aprilo 2019 PMEG [15] ne plu malrekomendas ĝian uzadon, sed senjuĝe klarigas la diversajn manierojn kiel ĝi estas efektive uzata. 1. Rogier Huurman, Carlos Pesquera Alonso, Lauris Lepoix: June Kaj Kune: La Muzikalo, YouTube, 1:33:48, publike prezentita la 26-an de aŭgusto 2022, rete publikigita la 26-an de novembro 20222. Klára Ertl: Ni rompu la tabuon, Monato, 2020/10, p. 253. Frank van Hertrooij: Nigraj Vivoj Gravas, Scivolemo, 2020-07-244. Ariel Bonkorpa: La Plej Granda Tragedio, Belarta rikolto 2019: Premiitaj Verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio, paĝo 41a5. PRI/PRX's The World, tradukis Herman Dekeunink kaj Manuela Burghelea: “Multi Cafe Doing” en Seulo kreas komunumon ĉirkaŭ feminismo, ankoraŭ tabua temo en Sud-Koreio, Global Voices, 2019-01-216. Marcos Cramer: Kiel krei fidindan Esperanto-vortaron?, Język, komunikacja, informacja, 20187. Edmund Grimley Evans: Por britoj sekso restas deviga, Monato, 2018/08-09, p. 108. Edmund Grimley Evans: J-riismo, La Brita Esperantisto, aŭtuno 2018, numero 985a9. Guillaume Armide: Amu rin, albumo "Nenifar'", SoundCloud, 2015-07-0110. Rolando Bonkorpa: Fiinsulo, Beletra Almanako 21, 201411. La Perdita Generacio: Maldormemo mia, albumo "Eksenlime", 200612. Leland Bryant Ross: Pri Sennaciistaj postulatoj, soc.culture.esperanto, 1997-08-2813. Ole Hagemann: Sekso kaj Egaleco, Egaleco kaj la Internacia Lingvo, 1979-1014. Bernd Wechner: A Summary of Esperanto Grammar, Pronouns, 199315. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Tria persono ajmare: jupa angle: they (singular) armene: նա azerbajĝane: o baŝkire: ул beloruse: ён або яна (займеньнік без пазначэньня полу) bengale: সে elefene: el estone: tema, ta fiĝie: koya finne: hän france: iel gvaranie: ha'e hispane: elle hungare: ő ide: lu indonezie: dia, ia, beliau jorube: oun kartvele: ის, იგი kazaĥe: ол keĉue: pay kurde: ew lingale: yě maorie: ia nederlande: die, hen nordsamee: son perse: او svahile: yeye svede: hen taĝike: ӯ taje: เขา tatare: ул tibete: ཁོང་ tokipone: ona turke: o turkmene: ol ujgure: ئۇ volapuke: on riaserĉi 'ria' [ri.0a] [ri.0a.KOMUNE] Posedata de ri, rilata al ri: Alekso kaj ria amiko estas ambaŭ neduumaj [16]; tamen riaj infanoj ŝajnas tre feliĉaj, kaj ili miras pri ĉiuj bestoj [17]; la petinto plejparte fajfis pri miaj korektoj, [...] kaj fine eĉ akuzis ke mi enpoŝigis rian honorarion [18]; Gaja tuŝas rian brakon trankvilige [19]; aŭ ke estas via rajto provi ŝanĝi riajn dezirojn [20]; riaj proponoj temis pri interageco [21]; ĉu la uzo de prostituo fare de unu partnero rompas rian amrilaton [22]. lia2 16. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Tria persono 17. Vanege: Oazo la ekstempulo, Medium, 2021-02-0618. István Ertl: Tiel la mondo... Sizifas, „Kontakto“, n-ro 295 (2020:01), p. 17a19. Federico Gobbo: Amikaro, jaro 2019a, ĉapitro 10a, p. 130a20. El kulturo de perforto al kulturo de konsento, Egalecen, 2014-11-1821. Mark Rison: Kio estas "multimedia" en Esperanto?, soc.culture.esperanto, 1997-12-0322. Sebastiano Hartviga: tolerado, kulturoj, lingva komparo, soc.culture.esperanto, 1997-05-13 angle: their (singular) beloruse: ягоны або ейны (займеньнік без пазначэньня полу) elefene: sua finne: hänen hispane: su hungare: -a, -e, -ja, -je ide: lua kimre: ei nederlande: diens, hun nordsamee: su svahile: -ake svede: hens tokipone: ona volapuke: onik, ona riismoserĉi 'riismo' [ri.0ismo] [ri.0ismo.ESP] Uzado de la pronomo „ri“: “riismo” estas tamen jam sufiĉe disvastiĝinta, precipe inter junuloj [23]; en Esperanto, riismo povas helpi tiun celon [24]; la plej radikala propono, "riismo", estas fakte la plej laŭa al la fundamento, ĉar ĝi simple enkondukas tute novan vorton ne tuŝante la ekzistantan lingvaĵon [25]; laŭ mi, riismo ne malobeas la spiriton de la Fundamento [26]. 23. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Tria persono 24. Paulína Kožuchová: Kial iĝi riisto, Egalecen, 2014-08-0425. Marko Rauhamaa: Re: "ghi" kaj "tiu" - konkludo, soc.culture.esperanto, 2001-07-0926. Konrad Hinsen: Cxu indas diskutadi pri riismo?, soc.culture.esperanto, 1994-02-01 beloruse: ужываньне займеньніка ri administraj notoj