Aldoni tradukojn al ReVo:

leĝitim/a

leĝitima

serĉi 'leĝitima'
[legxitim.0a]
(neologismo)
1.
[legxitim.0a.JUR]
JUR Laŭleĝa, konforma al la leĝoj: leĝitima registaro; oni tute prave festos la centjariĝon de UEA en 2008, ĉar la nuna UEA fakte estas la leĝitima heredanto de la organizaj klopodoj de la Esperanto-movado ekde 1908 [1].
2.
[legxitim.0a.KOMUNE]
Konforma al logiko, prudento, prava; havanta seriozan pravigon aŭ kaŭzon: leĝitima demando; leĝitimeco pli valoras ol legaleco [2]; ĉu la terposedo estas leĝitima? [3].
1. José Antonio Vergara: Nova jubilea simbolo de UEA, Libera Folio, 2007
2. Survoje al Kataluna Respubliko: de maig 2011
3. Agrara reformoVikipedio
angle:
legitimate
beloruse:
законны, легітымны
ĉine:
合法 [héfǎ]
france:
légitime
germane:
legitim, berechtigt
pole:
legitymistyczny
ruse:
законный, легитимный

leĝitimisto

serĉi 'leĝitimisto'
[legxitim.0isto]
(neologismo)
[legxitim.0isto.POL]
HISPOL Partiano de reĝo aŭ tronpretendanto, kies rajtoj baziĝas sur la rekta heredado: Ange de Léon, leĝitimisto [4].
angle:
legitimist
beloruse:
легітыміст
france:
légitimiste
germane:
Legitimist
pole:
legitymista
rumane:
monarhist
ruse:
легитимист

administraj notoj

~isto: Mankas dua fontindiko.