Aldoni tradukojn al ReVo:

lavr/o

lavro

serĉi 'lavro'
[lavr.0o]
KRI
1.
[lavr.0o.ermitejo]
En ortodoksismo, monaĥejo kies monaĥoj loĝas dise en ermitejoj, kiuj formas vilaĝon aŭ kvartalon; ermitejaro: mi neinda monaĥejestro Danielo, veninte Jerusalemon, 16 monatojn loĝis en la lavro de sankta Sabo [1].
2.
[lavr.0o.glora]
En ortodoksismo, grava kaj glora monaĥejo subordigita rekte al la ekleziestro (ekz-e al la Tutrusuja patriarko): trinki alkoholon diluitan per sankta akvo de la Lavro [2]; veni al Sergijev Posad kaj ne viziti la lavron estus kiel viziti al Egiptujon sen vidi la piramidojn [3].
Rim.: La evoluo de la afero estas tia: unue ermito faras ie sian ermitejon; lia eventuala famo altiras imitantojn, disĉiplojn, kiuj ekloĝas apude; kaj la eksterordinara gloro de la unua ermito (ekz-e, Sergio de Radoneĵo) donas eksterordinaran prestiĝon al la monaĥejo tiel estiĝinta.
angle:
lavra
beloruse:
лаўра
germane:
Lawra
hungare:
lavra
malnovgreke:
λαῦρα
nederlande:
lavra
pole:
ławra
portugale:
lavra (ant.), laura (ant.)
ruse:
лавра

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.