tradukoj: bg ca de en es fr it nl pl pt ru

Aldoni tradukojn al ReVo:

9laser/o PIV1

9lasero  

serĉi 'lasero'
[laser.0o]
en: laser;
TEKFIZ
Aparato1 por produkti paralelan samfazan unukoloran faskon de elektromagnetaj radioj (ekz. lumaj, rentgenaj), uzanta kvantummeĥanikan efikon de stimulata radiado: fasko produktata per malgranda laboratoria lasero kiel heliuma-neona (HeNe) lasero, larĝiĝas al proksimume du-kilometra diametro, se ĝi iras de la tera supraĵo al la luno [1]; holografio […] estis hazarde malkovrita dum esploro pri plibonigo de elektrona mikroskopo ĉe la brita firmao Thomson-Houston, kaj ne vere kreskiĝis ĝis oni inventis la laseron en 1960 [2]; nuntempe oni ofte uzas laserojn por operacii la okulojn [3].
Rim.: La vorto origine estas mallongigo de anglaj vortoj „light amplification by stimulated emission of radiation“ aŭ de esperantaj vortoj „luma amplifo per stimulata eligo de radioj“.


tradukoj

anglaj

~o: laser.

bulgaraj

~o: лазер.

francaj

~o: laser.

germanaj

~o: Laser.

hispanaj

~o: láser.

italaj

~o: laser.

katalunaj

~o: làser.

nederlandaj

~o: laser.

polaj

~o: laser.

portugalaj

~o: laser (óptica, informática).

rusaj

~o: лазер.

fontoj

1. Vikipedio, Lasero
2. Vikipedio, Holografio
3. Vikipedio, Okulkuracado


ℛevo | datumprotekto | laser.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.9 2019/03/17 09:10:15