*la, l' *la, l' serĉi 'la' serĉi '' [la.0] en: [la.0.artikolo] en: Senfleksia difina artikolo, egala por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj, uzata antaŭ substantivo, por montri, ke la priparolata persono aŭ objekto estas jam konata aŭ ke oni parolas pri la tuta speco: la suno brilas [1]; la pli juna filino […] estis la plena portreto de sia patro [2]; la dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro [3]; la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto [4]; la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko […] tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la Universala Vortaro [5]; ĉe la leviĝo de l'suno [6]; en la jaro 1905 PrV ; li esprimis la deziron, ke lia verko […] enhavu ankaŭ parton Esperantan PrV ; la patro l'arbaron ekiris ĉasadi [7]; ni en prozo uzas ordinare la formon konstantan (la) kaj konservas la formon apostrofitan speciale por versoj LR ; la tempo ĉiam malkaŝas la veron PrV . Rim. 1: Oni ne uzas la antaŭ la propraj nomoj aŭ la titoloj, nek antaŭ la mallongigoj (PIV, UEA), nek antaŭ land- kaj urb-nomoj, se ilin ne antaŭas adjektivo, nek apud ambaŭ, ĉiuj, kies. Oni tamen kutime uzas la artikolon en geografiaj nomoj faritaj el komunaj vortoj: la Nigra Maro, la Flava Rivero. Rim. 2: La fina vokalo de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭata de apostrofo, precipe en poezio, kiam la artikolo sekvas prepozicion, kiu finiĝas per vokalo: tra l' mondo. Rim. 3: Forlaso de la artikolo en dubaj kazoj estas preferinda ol misuzo. 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 52. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 113. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 124. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto afrikanse: die albane: thonë amhare: የ angle: the arabe: و azerbajĝane: bu beloruse: (азначальны артыкль) bengale: দী birme: ထို bosne: u bretone: al, an, ar bulgare: -ът, -та, -то, -те (postfikso je unua adj./subst.) ĉeĥe: člen určitý, člen určitý dane: den estone: alates eŭske: du filipine: ang finne: (määräinen artikkeli) france: le, la, les galege: o germane: der, die, das, des, dem, den guĝarate: આ haitie: nan haŭse: da hebree: ה hinde: hispane: el, la, lo, los, las hungare: a, az ide: la igbe: na irlande: an islande: sem japane: インクルード jave: ing jide: די jorube: awọn kanare: ದಿ kartvele: ზე katalune: la, el, les, els kimre: â’r kirgize: тиштер kmere: នេះ koree: 에 korsike: l kose: le kroate: biti kurde: ew latine: in latve: siltums laŭe: ໄດ້ litove: pamatyti makedone: на malagase: ny malaje: yang malajalame: നബി malte: l maorie: te marate: अगोदर निर्देश monge: tus mongole: олон тоо nederlande: de, het nepale: को njanĝe: ndi norvege: den, det okcidentfrise: de, it paŝtue: د pole: przedimek określony portugale: o, a, os, as ruande: i rumane: articol (gramatică) ruse: (определённый артикль) samoe: le sinde: جي sinhale: මෙම skotgaele: a ‘ slovake: člen určitý slovene: (določni člen) somale: ka ŝone: ari sote: ea sunde: nu svahile: akaonekana svede: (bestämd artikel) taĝike: дар taje: [คำนำหน้านามชี้เฉพาะ] tamile: தி tatare: бу telugue: ది ukraine: план urdue: فہرست vjetname: các volapuke: (lartig fümik) zulue: lo administraj notoj