kurt/a kurtaserĉi 'kurta' [kurt.0a] (neologismo) Mallonga: niaj tro kurtaj someroj [1]! la kurtperspektivaj interesoj de partioj [2]; vortoj estis kurtigitaj per strekoj: „sankta“ – „s-ta“ [3]; la jupo tre kurtas, la kruroj tre belas, kaj mi fajfe spiretas [4]; ekmoviĝis strioj de fluanta akvo: kurtaj kaj longaj, rapidaj kaj lantaj, gajaj kaj tristaj depende de la akompana melodio [5]; sur la randoj de la tomboŝtono videblas orumitaj skribaĵoj el Korano kaj kurtaj instruaj sentencoj pri la agoj kaj eldiroj de profeto Mahometo [6]. Rim.: Laŭ BL: Prefere diru mallonga. 1. Monato, Marcel Lemeltier: Ĉu forgesita trezoro?, 20122. Monato, Marko Naoki LINS: Civitanoj perdas intereson pri Eŭropo, 20043. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Lingvoj4. Monato, Daniel L. Mason: Matena kafo, 20115. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio, 20076. Monato, Anatoli Ionesov: Perlo ĉe la Silka Vojo, 2006 angle: short beloruse: кароткі ĉine: 輊 [zhì], 轾 [zhì], 俴 [jiàn], 矨 [yǐng] germane: kurz ukraine: короткий administraj notoj