Aldoni tradukojn al ReVo:

kuron/o

kurono

serĉi 'kurono'
[kuron.0o]
HISLIN Ano de balta popolo, iam loĝinta ĉe la Balta Maro en la okcidento de hodiaŭa Latvujo kaj Litovujo: inter la 7-a kaj 12-a jarcentoj la kuronoj batalis kontraŭ la ripete atakantaj vikingoj [1]; latgaloj, zemgaloj, selonoj kaj kuronoj estis la praloĝantoj de la nuna Latvio [2].
beloruse:
курш
germane:
Kure

kurona

serĉi 'kurona'
[kuron.0a]
Rilata al kuronoj, ilia lingvo, kulturo kaj loĝata regiono: kvankam baze balta lingvo, la malnova kurona lingvo ankaŭ estis proksime rilata al la finn-urgraj […] lingvoj [3]; la loĝantoj de la Kurona duoninsulo ĉiam baraktis kontraŭ moviĝanta sablo kaj streĉoj de kaj la Balta maro kaj la Kurona laguno [4].
beloruse:
курскі (куршаў)
germane:
kurisch K~a duoninsulo: Kurische Nehrung.

administraj notoj