10balto
- Ano de eŭropa superetno, kiu en la 1a jarmilo p.K. priloĝis la teritorion de la sudorienta bordo de la Balta Maro ĝis la norda Dnepro kaj la baseno de Okao, kaj kies modernaj reprezentantoj estas latvoj kaj litovoj: okcidentaj baltoj estis prusoj [1]; en la romano Hannibal […] la aŭtoro […] nomas litovojn jen baltoj, jen slavoj [2].
1.
P. Čeliauskas: Litovio dum jarcentoj, Kaunas, 2002. P. 13.
2. Monato, Laimius Stražnickas: Litovio, ĉu Mitovio?
2. Monato, Laimius Stražnickas: Litovio, ĉu Mitovio?
- angle:
- Balt
- beloruse:
- балт
- france:
- Balte
- germane:
- Balte
- hispane:
- balto
- hungare:
- balti (ember)
- japane:
- バルト人 [バルトじん]
- katalune:
- bàltic (subst.)
- pole:
- Bałt
- rumane:
- Băț
- ruse:
- балт
- turke:
- Baltık
- ukraine:
- прибалт, балтієць
10balta
- 1.
- Rilata al baltoj, ilia lingvo ktp: hodiaŭ el la baltaj lingvoj vivas nur du: la litova kaj la latva [3]; balta lingvaro estas sublingvaro de hindeŭropa lingva familio, […] iuj konsideras aparta ankaŭ latgalan lingvon, ĝis 18-a jarcento ekzistis kvin pliaj baltaj lingvoj, el ili aparte menciindas praprusa lingvo kaj kurona lingvo [4].
- 2.
- Rilata al la Balta Maro: kompare kun aliaj baltaj landoj, Latvio kaj Estonio, la rusa lingvo estas plej vaste parolebla en Litovio [5]; la norda kaj balta regionoj de Germanio [6].
3.
P. Čeliauskas: Litovio dum jarcentoj, Kaunas, 2002. P. 7.
4. Vikipedio, Balta lingvaro
5. Monato, LAST: Parolema popolo
6. Evgeni Georgiev: Ventelektrejoj en ofensivo, Monato, 2001/01, p. 21
4. Vikipedio, Balta lingvaro
5. Monato, LAST: Parolema popolo
6. Evgeni Georgiev: Ventelektrejoj en ofensivo, Monato, 2001/01, p. 21
- beloruse:
- балтыйскі
- ĉine:
- 2. 巴尔 [bāěr]
- france:
- balte
- germane:
- baltisch
- hungare:
- balti
- japane:
- バルト人の [バルトじんの]
- katalune:
- bàltic (adj.)
- pole:
- bałtycki
- rumane:
- baltic
- ruse:
- балтийский ~aj lingvoj: балтийские языки .
- turke:
- Baltık
- ukraine:
- балтійський
10Baltujo
- Regiono ampleksanta nuntempe Litovujon, Latvujon, Estonujon: resumi miajn travivaĵojn en Norda Baltujo [7].
7.
Szabolcs István: Nordbaltaj Tagoj
- france:
- Baltikum
- germane:
- Baltikum
- latine:
- Balticum
balta-slava
- Rilata al tiu minimuma grupo da hindeŭropaj lingvoj, kiu entenas la lingvojn baltajn kaj slavajn: ĉu ekzistis komuna pralingvo balta-slava, aŭ ĉu temas pri paralela evoluo kun kelkaj kontaktaj punktoj [8]; la historia sorto kaj la geografia situo inter la balta-slava oriento kaj la germana okcidento donis al Albertina apartan rolon ne nur en scienco, sed ankaŭ en teologio kaj politiko [9].
- angle:
- Balto-Slavic, Balto-Slavonic
- beloruse:
- балта- славянскі
- france:
- balto-slave
- germane:
- baltoslawisch
- hispane:
- baltoeslavo
- hungare:
- balti-szláv
- katalune:
- balto-eslau (adj.)
- pole:
- bałto-słowiański
- rumane:
- balto-slavă
- ruse:
- балто- славянский
10balta lingvo
- Iu el la grupo de hindeŭropaj lingvoj, al kiu apartenas la lingvoj litova, latva, malnovkurona, malnovprusa k.a.
- germane:
- baltische Sprache