Kunming/o Kunmingoserĉi 'Kunmingo' [kunming.0o] Granda urbo en la sudo de Ĉinujo, ĉ. 350 km nordokcidente de Hanojo: Kunmingo situas sur altebenaĵo [kaj tial] havas mildan klimaton [1]; la ŝoseo longis 1453 kilometrojn kaj kondukis de la provinca ĉefurbo Kunmingo al Laŝio, Birmo [2]; mi ne povos ĉeesti la komitatkunsidojn en Kunmingo [3]; ŝi sukcese ĉeforganizis la 45-an ILEI-konferencon en Kunmingo [4]. 1. Vikipedio, Kunmingo2. Monato, Alice Liu: Fragmentoj de la dua mondmilito, 20113. Respondilo pri Anstataŭigo de Komitatano4. Vikipedio, Gong Xiaofeng angle: Kunming beloruse: Куньмін ĉine: 昆明 (Kūnmíng) france: Kunming germane: Kunming japane: クンミン ukraine: Куньмін administraj notoj