*kugl/o UV *kuglo serĉi 'kuglo' [kugl.0o] [kugl.0o.ARM] Malgranda peco de malmola metalo kun proksimume konusa formo, kiun oni elĵetas per ĉiaj porteblaj pafiloj: pafu, mi ne timas viajn kuglojn [1]; kvazaŭ la kugloj zorge lin evitas [2]! mi petas rigardi, kiajn kuglojn li fandas [3]! la soldatoj dum kelke da minutoj superŝutis ilin per plumbaj kugloj [4]; kugloj […] siblis ĉirkaŭ mi [5]; kuglo frakasis al li la dekstran manon [6]; frapita en ŝultro per malgrandkalibra kuglo, kredeble per kuglo de revolvero [7]; kuglo trafis lin en la kruron [8]. kartoĉo 1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua7. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara8. Wim M. A. De Smet: Antaŭ cent jaroj, Monato, jaro 1998a, numero 5a, p. 25a angle: bullet, shot beloruse: куля ĉeĥe: koule, kule, kulka, střela ĉine: 弹 [dàn], 彈 [dàn], 枪弹 [qiāngdàn], 槍彈 [qiāngdàn], 子弹 [zǐdàn], 子彈 [zǐdàn], 枪子 [qiāngzǐ], 槍子 [qiāngzǐ] france: balle (d'arme à feu) germane: Kugel, Gewehrkugel hispane: bala (de arma de fuego) hungare: lövedék, golyó indonezie: pelor, peluru japane: 弾丸 [だんがん], たま, 小銃弾 [しょうじゅうだん] nederlande: kogel pole: kula, pocisk portugale: bala (de arma de fogo) rumane: glonț ruse: пуля slovake: guľka, strela svede: (gevärs)kula ukraine: куля kuglego serĉi 'kuglego' [kugl.0ego] Kanonkuglo: por detrui tion, necesa estus pafilega kuglego [9]; Ĉe pordego, en herbo, ĝis nun kuŝas granda, ⫽ Kiel kapo, kuglego, el kanon’ svedlanda [10]; (figure) lia frato estas konsumita de ĉagreno, kaj trenas kiel kuglegon ekzistadon de nun sencelan [11]. 9. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina10. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VI.11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina beloruse: ядро (гарматнае) germane: Kanonenkugel japane: 砲弾 [ほうだん] kugleto serĉi 'kugleto' [kugl.0eto] Ŝrotero: en la kanaro zumis la kugletaĵo (ŝroto1) kaj krakis pafo post pafo [12]; la malfeliĉa gardisto, ricevinte en la ŝultron tutan ŝargon de kugletoj, falis flanken [13]; li tintis per prenitaj el poŝo kugletoj [14]. 12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido13. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara14. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VII. angle: shot (pellet) beloruse: шроціна, шрацінка, драбінка ĉine: 小药丸 [xiǎoyàowán], 小藥丸 [xiǎoyàowán], 丸 [wán] france: grenaille de plomb germane: Schrotkugel japane: 散弾 [さんだん] ruse: оружейная дробь kuglingoserĉi 'kuglingo' [kugl.0ingo] [kugl.0ingo.ARM] Parto de kartoĉo konsistanta el cilindra metala ujeto, kiu entenas pulvon kaj en kiu alĝustiĝas la kuglo: sur la planko saltetis eluzitaj kuglingoj, frakasiĝis fenestrovitroj [15]. 15. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 27 angle: case, casing beloruse: гільза ĉeĥe: nábojnice france: douille germane: Patronenhülse hungare: hüvely (lövedéké), patron (lövedéké) indonezie: selongsong japane: 薬きょう [やっきょう] nederlande: patroon (van kogel) pole: nabój rumane: cartuș ruse: гильза slovake: nábojnica ukraine: гільза administraj notoj