ksilografi/o PVEF ksilografioserĉi 'ksilografio' [ksilog1.0o] [ksilog1.0o.TIP] Procedo de presarto, en kiu reliefan lignogravuraĵon oni premas al surfaco por produkti bildon aŭ tekston: lignogravurado aŭ ksilografio estas tekniko de arta reproduktado, en kiu farbo estas aplikita al reliefe gravurita ligna plato, tiel ke la elstaraj partoj koloriĝas, poste folio de papero aŭ ŝtofo estas presita al la gravurita plato kaj ekestas grafika bildo [1]; Thomas Bewick (1753–1828) evoluigis ksilografion kiel reproduktan teknikon per ligno, permesanta presi la grafikojn kune kun la kompostita teksto. Rim.: Laŭ germana Vikipedio la ksilografio en pli malvasta senco estas la metodo de Thomas Bewick, Gustave Doré k.a. plu evoluigantaj pli malnovajn metodojn de ligna gravurado, uzante V-formajn tranĉilojn kaj malmolan kernan lignon, segitan transverse al la teksturo. [Wolfram Diestel] Rim.: Laŭ BL: Prefere diru lignogravur(aĵ)o. 1. Vikipedio, Ksilografio angle: woodcut, xylography (seldom) beloruse: ксыляграфія ĉeĥe: dřevoryt, dřevorytectví france: xylographie (procédé) germane: Holzstich, Xylographie hispane: xilografía hungare: fametszés, xilográfia japane: 木版術 [もくはんじゅつ] pole: ksylografia (przest.), drzeworyt portugale: xilogravura, xilografia ruse: ксилография, гравюра на дереве slovake: drevoryt svede: xylografi, trägravyr, trästick ukraine: ксилографія ksilografiistoserĉi 'ksilografiisto' [ksilog1.0isto] [ksilog1.0isto.TIP] Artisto pri ksilografio: post morto de sia patro en 1833, Mali translokiĝis kun sia patrino al Württemberg kaj poste laboris [kiel] ksilografiisto en Stuttgart [2]. 2. Vikipedio, Christian Mali angle: woodcut artist, block-cutter beloruse: ксылёграф france: xylographe germane: Xylograph hispane: xilógrafo itale: silografo, xilografo pole: ksylograf (przest.), drzeworytnik svede: xylograf administraj notoj