- 1.
- [krur.0o.tuto]
-
Tuto de la suba membro de animalo:
homo, kiu havas rompitan kruron aŭ rompitan brakon
[1];
liaj kruroj estas kiel marmoraj kolonoj enfiksitaj
[2];
li staris sur sia sola kruro tiel same firme, kiel la aliaj sur siaj du
kruroj
[3];
[li] sin streĉas kaj tenas la manojn laŭlonge de la kruroj
[4];
tie dancis la antilopo, kaj la struto vetkuris kun ĝi, mi tamen havas pli
rapidajn krurojn
[5];
li faris por ŝi lignajn krurojn kaj lambastonojn
[6];
veturi sur sia paro da kruroj
(piediri)
PrV
;
iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro
PrV
;
ne bezonas la kapo konsilon de kruroj
PrV
;
pro kapo malsaĝa suferas la kruroj
PrV
;
unu fidas la krurojn de sia ĉevalo, alia […] siajn proprajn
krurojn
[7];
longkrura insekto
[8];
dukrurulo
[9]
femuro,
gambo,
piedo.
- 2.
- [krur.0o.genuo_gxis_piedo]
Parto de suba membro de animalo, ekde genuo ĝis piedo:
nur tiujn vi povas manĝi el ĉiuj moviĝantoj, kiuj […] havas genuojn
super la kruroj, por salti per ili sur la tero
[10];
ĉiu havis brunan ĉemizon ĝis la genuoj, nudajn krurojn
[11];
la granda skribisto sidiĝis sur la planko, krucinte la krurojn
[12];
la kuracist' detranĉas kaj kruron kaj genuon
[13].
- 3.
- [krur.0o.mebla]
-
Simila parto de objekto;
piedo2:
la du kruroj de cirkeloPIV
;
ŝi penegis grimpi [sur] unu el la kruroj de la tablo,
sed ĝi estis tro glitiga
[14];
la infanoj ne povis sidi sur la seĝoj, ĉar
ĉiuj ties kruroj estis rompitaj
[15].
Rim.:
La originaj tradukoj en UV esprimis aŭ suban parton de la membro aŭ supran.
Zamenhof uzis la vorton preskaŭ ĉiam por la tuta membro. Por iom
klarigi tiun konfuzon en „Korekto de la eraraj Tradukoj en Universala
Vortaro (kun aprobo de la Lingva Komitato)“, 1923 aperis suplementaj tradukoj angle:
leg, germane: Bein, Unterschenkel. Tiujn oni ankaŭ trovas en pli
malfruaj
eldonoj de Fundamento de Esperanto (vd en la 9-a eldono).
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 21:192.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 5:153.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato4.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara5.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo6.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj7.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria8.
Monato, Saliko: Glaciskulptado, 20069.
Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Igramul', la Multulo10.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 11:2111.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 19a12.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 23a13.
Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Ne Estas Diferenco14.
L. Carroll, trad. D. Broadribb: Alico en Mirlando, La Ondo de Esperanto, 1999:10 (60), ĉap. 1a15.
B. Wennergren: PMEG, Pli
ol unu difinilo